Presita el Usona Esperantisto № 2018:2 (mar-apr)

Diverse program at the Seattle LK

“We want to put on a congress like none other in the US.”

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-30
[figure]
The Congress will be held at Seattle Pacific University. (Photo © Westlake78, CC-BY-SA 4.0.)

En la lastaj numeroj ni donis al vi la bazajn informojn pri la ĉi-jara Landa Kongreso: la datojn (13-16 Julio), la lokon (Seatlon, Vaŝingtonio – kies julia vetero estas belega!) kaj kelkajn detalojn pri la programo. Lastatempe ni pli prilaboris la programon, kaj nun ni povas dividi kun vi pli da ekscitaj detaloj.

Ni ĝojas gastigi s-ron Chuck Smith, kiu faros ĉefprelegon pri la kongresa temo, Konstruado kaj ĝuado de Esperanta komunumo. Plue, li konsilos al kongresanoj, kiel paroli kun aliuloj pri Esperanto, kaj mem prezentos la Esperantan kulturon en anglalingva prelego alirebla de la publiko.

D-ro Federico Gobbo, profesoro de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, prelegos pri la temo Interlingvistiko en la 21-a jarcento: novaj ŝancoj, novaj defioj. Ĉe la bankedo, li traktos ankaŭ la kongresan temon per la parolado Kiel transformiĝas la Esperanta komunumo: nuntempaj tendencoj. D-ro Gobbo sendis al ni resumojn de siaj prelegoj, kiujn vi povas legi fine de tiu ĉi anonco.

Krom prelegoj, ni celas inkluzivi interagajn programerojn: lokanoj Ros’ Haruo kaj Arlyn Kerr invitos partoprenantojn kanti, kaj estrarano Charlotte Burton gvidos konversacian rondon por komencantoj. Estos ankaŭ ludejo, kie oni povos ĝui tabuloludojn kaj aliajn ludojn Esperante.

Refoje la Landa Kongreso estos efektive dulanda, kaj ankaŭ niaj kanadaj amikoj prezentos programerojn:

Paul Hopkins, Prezidanto de Kanada Esperanto-Asocio, prezentos al ni la ĉinukan piĝinon, kiu iam rolis kiel interkultura lingvo en ĉi tiu parto de Nordameriko. Li ankaŭ gvidos kurseton de la laŝucida, indiĝena lingvo de la regiono.

Wally du Temple traktos la historion de la Nordokcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK), kiun organizas usonaj aŭ kanadaj esperantistoj ĉiun jaron jam de 1981. (Ĉi-jare, ĉar estas la vico de la usonanoj organizi NOREK-on, la LK rolos kiel ĝi.)

Alia kanadano, Ĵenja Amis, informos pri gregoria ĉantado kaj la “alia” internacia lingvo: muziko! Ŝi parolos ankaŭ pri la Universala Kongreso de 2020 en Montrealo, la unua UK en iu el niaj du landoj de post 1984.

Neniu LK estas kompleta sen ekskursoj, kaj ni jam povas kelkajn anonci: Ros’ Haruo montros lokajn ZEO-jn (Zamenhof-Esperanto-objektojn) al vizitantoj, dum Arlyn kaj Les Kerr ĉiĉeronos ĉe la fama bazaro Pike Place en la urbocentro.

Ni celas okazigi kongreson, kian oni neniam spertis en Usono, kaj pro tio ni plej ekscitiĝas pri ĝia pinto: la koncerto! Ĝi okazos proksime de la turo Space Needle en vera koncertejo kun profesiaj teĥnikistoj. Pro la ejo kaj la partoprenontoj (kiuj estas, ni diru, aparte talentaj …), ni certas, ke la nokto estos neforgesebla.

[figure]
Chuck Smith

Tiuj estas nur kelkaj el la programeroj, kiujn ni planas. Kaj ni ankoraŭ ne finis: ni bezonas vian helpon. Ĉu vi volas gvidi agadon, priparoli vian plej ŝatatan temon aŭ muzikumi ĉe la koncerto? Ni volas, ke vi kontaktu nin! Sendu mesaĝon al seatlo2018@esperanto-usa.org.

Por vidi ĉion pri la evento, ekzemple la ceteran programon kaj la daŭre kreskantan liston de aliĝintoj, vizitu la kongresan retpaĝaron. Por aliĝi, iru al la retbutiko de E-USA. Danke al malavara subvencio de Esperantic Studies Foundation, tiuj, kiuj ne kapablas pagi la kotizon, povas peti stipendion de E-USA.

Ĝis revido en Seatlo!


Prelegoj de Federico Gobbo

Interlingvistiko en la 21-a jarcento: novaj ŝancoj, novaj defioj

La vorton “interlingvistiko” inventis la belga esperantisto kaj stenografisto Jules Meysmans en 1911, sed nur en 1931 ĝi populariĝis inter lingvistoj, post prelego de Otto Jespersen, la fama dana lingvisto. Kio okazis al la fako ekde tiam? Ĉu la origina difino de Jespersen ankoraŭ aktualas? Se ne, kial? La prelego ofertas unue superrigardon pri la temo. La ĉefaj historiaj periodoj de interlingvistiko estas: unue, la pionira epoko (1879-1911), kiam oni ĵetis ties bazojn; due, la fonda epoko (1911-1951), kiam okazis la interlingvistikaj militoj por decidi la plej “taŭgan” formon de helplingvo; trie, la skola epoko (1951-1990), kiam sendependaj interlingvistikaj skoloj formiĝis en diversaj landoj, ĉefe Germanujo, Hungarujo, Italujo, Nederlando, Polujo, ĉiuj kun aparta atento al Esperanto; fine, la nuntempa lingvopolitika epoko (1990-nun), ekde kiam interlingvistiko pli firme dialogas kun aliaj fakoj, ĉefe lingvistiko kaj diversspecaj sociaj kaj politikaj sciencoj, aparte per la temoj tutmondiĝo, lingva justeco, mastrumado de multlingvismo, novaj formoj de movebleco. Multon oni esploris en la pasinta jarcento, sed ankoraŭ pli da laboro atendas la esploriston en la 21-a jarcento. La prelego prezentos esplor-programon kiu indas plenumi por montri kiel interlingvistiko kapablas kontribui, al la fakuloj kaj al la ĝenerala socio samtempe.

Kiel transformiĝas la Esperanta komunumo: nuntempaj tendencoj

Laŭ la oksforda filozofo Luciano Floridi, ni travivas nur la kvaran revolucion de la homaro, kiu estas ankaŭ alivorte nomata bitrevolucio. Post la perdo de la centro de la universo (unua revolucio, per Koperniko), la perdo de la centro de la naturo (dua revolucio, per Darwin) kaj la perdo de la centro de la homa racio (tria revolucio, per Freud), en la pasinta jarcento la homaro perdis la centron de la agenteco (kvara revolucio, per Turing). Alivorte, nuntempaj homoj ne plu konsidereblas nekonektitaj agentoj kiuj agas en la medio kaj modifas ĝin individue, sed kompleksaj inform(ig)aj agentoj, kiuj konstante rilatas ne nur al naturaj agentoj (animaloj kaj plantoj) sed ankaŭ – kaj ĉefe – al la artefaritaj, kiuj estas faritaj el bitoj. Tiuj inform(ig)aj agentoj finfine ŝanĝas en la profundo kaj la naturon kaj la vivmedion. Malgraŭ ke Esperanto estas tipa produkto de la dua revolucio – kiam la homaro ankoraŭ fidis je la saviga povo de la racio – ĝia pluekzisto pruvas, ke la Esperanta komunumo sukcese adaptiĝis al la ŝanĝoj de la tempoj, kaj aparte al la ekesto de la aliaj du revolucioj. La prelego intencas oferti analizon pri la nuntempa situacio de la Esperanta komunumo kaj la neceso kaj oportuno adaptiĝi al la nuntempa realo, kiu estas farata de tiuj kompleksaj agentoj vivantaj en informmedio, kaj instigi al pripensado de la rolo de Esperanto kaj aparte de ĝia komunumo en la nuntempo.


In recent issues we’ve given you the basic information about this year’s Landa Kongreso: the dates (July 13-16), the location (Seattle, Washington — which has beautiful weather in July!) and a few details about the program. Lately we’ve been working more on the program and can now share some more of the exciting details.

We’re very happy to have Chuck Smith, who will give a keynote speech on the congress theme, Building and Enjoying an Esperanto Community. He’ll also teach participants how to talk to others about Esperanto, and will present Esperanto culture himself in an English-language lecture open to the public.

Dr. Federico Gobbo, professor of Interlinguistics and Esperanto at the University of Amsterdam, will give a lecture titled Interlingvistiko en la 21-a jarcento: novaj ŝancoj, novaj defioj (“Interlinguistics in the 21st Century: New Opportunities, New Challenges”). At the banquet, he’ll also address the congress theme with the speech Kiel transformiĝas la Esperanta komunumo: nuntempaj tendencoj (“How the Esperanto Community Is Transforming: Current Trends”). Dr. Gobbo has sent us summaries of his lectures, which you can read below.

Besides talks, we plan to include interactive sessions: locals Leland “Haruo” Ross and Arlyn Kerr will invite participants to sing, and board member Charlotte Burton will lead a beginners’ conversation circle. There will also be a game room where you can play board games and other games in Esperanto.

[figure]
Federico Gobbo

Once again, the National Congress is actually for two countries, and our Canadian friends will also lead sessions:

Paul Hopkins, President of the Canadian Esperanto Association, will introduce us to Chinook Wawa, which once served as an intercultural language in this part of North America. He’ll also give a mini-course in Lushootseed, a language of some of the region’s indigenous peoples.

Wally du Temple will discuss the history of the Northwest Regional Esperanto Conference (NOREK), which US or Canadian Esperantists have organized every year since 1981. (This year, since it’s the Americans’ turn to organize it, the LK will serve as NOREK.)

Another Canadian, Yevgeniya Amis, will tell us about Gregorian chanting and the “other” international language: music! She’ll also talk about the 2020 Universala Kongreso in Montreal, the first UK in either of our countries since 1984.

No LK is complete without excursions, and we can now announce several: Haruo Ross will show visitors some local ZEOs (Zamenhof/Esperanto objects), while Arlyn and Les Kerr will lead a tour of the famous Pike Place Market downtown.

We want to put on a congress like none other in the US, which is why we’re most excited about its culmination: the concert! It’ll be held near the Space Needle in a real concert venue with professional staff. Between the venue and the participants (who are, shall we say, especially talented …), we’re sure the night will be an unforgettable one.

That’s just some of the program we’re planning. And we’re not done yet: we need your help. Do you want to lead an activity, talk about your favorite subject, or perform at the concert? We want to hear from you! Contact us at seatlo2018@esperanto-usa.org.

To find out all about the event, including the rest of the program and the ever-growing list of participants, visit the congress website. To sign up, go to E-USA’s online store. Thanks to a generous grant from the Esperantic Studies Foundation, those who can’t afford the registration fee can request a stipend from E-USA.

See you in Seattle!