Presita el Usona Esperantisto № 2018:2 (mar-apr)

Nova retbabilejo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-30
[figure]

Al la redakcio lastatempe alvenis anonco pri nova ret-babilejo, laŭdire iniciato de la Moskva Esperanto-Asocio. Ĉe aranĝitaj babilhoroj, homoj kunvenos por grupe babili rete, kun sono kaj video.

En la retpaĝo oni povas spekti pasintajn sesiojn kaj legi detalojn pri la sekvanta.