Presita el Usona Esperantisto № 2018:2 (mar-apr)

Monda Skolta Ĵamboreo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-30
[figure]

En Aŭgusto 2019 okazos en Nordameriko la Monda Skolta Ĵamboreo, organizota de Kanada Skolta Asocio, Usona Skolta Asocio (BSA) kaj Meksika Skolta Asocio.

Skolta Esperanto-Ligo (SEL) ĉiam klopodas ĉeesti tiujn aranĝojn, kaj petas vian helpon por kontakti eks-membrojn de la skolt(in)aj movadoj kanada, usona kaj meksika kiuj parolas Esperanton, aŭ geesperantistojn kiuj pretos helpi en budo dum la monda ĵamboreo.

Por pli da informo: skolta_esperanto_ligo@yahoo.com.