Presita el Usona Esperantisto № 2018:2 (mar-apr)

Mez-Kanada Renkontiĝo venos en Majo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-30
[figure]

Aliĝu nun por MeKaRo en Tririvero; ĝi okazos de la 19-a ĝis la 21-a de Majo 2018.

La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) estas turisma semajnfino kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en Majo, t.e., la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario.

Ĉiuj informoj aperas en la retejo de MeKaRo.