Presita el Usona Esperantisto № 2013:2

Trinkaĵo-truko

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28
[figure]

Ludoviko administras trinkaĵo-fabrikon kie li produktas dek du specojn de bongustaj trinkaĵoj: Baghy-Banano, Boulton-Bero, Francis-Frambo, Grabowski-Grapfrukto, Kalocsay-Kolao, Miyamoto-Mirtelo, Miĥalski-Melono, Pirona Piro, Ragnarsson-Rubuso, Szilágyi-Sodakvo, Vinbera Venko … kaj, kompreneble, Zamenhofa Zingibro.

Por ĉiu speco de trinkaĵo ekzistas aparta maŝino kiu verŝas po 200 gramojn da likvo en markitajn ladskatolojn. Pro lastatempa misfunkcio, tamen, unu maŝino verŝas nur po 199 gramojn.

[figure]

Por eviti riproĉon de sia estro, Ludoviko devas rapide konstati, ĝuste kiu speco de trinkaĵo estas difektita. Bonŝance, la fabriko havas tre precizan pesilon. Kiom da pesoj, maksimume, Ludoviko bezonas fari por trovi la difektitan specon?

Notu: la pesilo ne estas tradicia speco kun du pletoj kaj balanciĝanta baskulo, kiu komparas la relativajn pezojn de du masoj. Ĝi havas unu grandan bovlon en kiun oni metas pesotan mason, kaj ĝi montras la pezon de tiu maso sur ciferplato.

Ĉu vi havas solvon? Sendu ĝin al la redakcio, kaj inter la solvintoj ni lotumos du premiojn! Bonvolu sendi nur unu respondon al la redakcio antaŭ la 15-a de Julio, klarigante vian solvon. Ludoviko antaŭdankas vin.