Presita el Usona Esperantisto № 2013:2

Nia vojaĝo en Esperantujo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28
[figure]
Filino helpas patron prezenti grafeteorion.

Dum la lastaj 11 jaroj mi partoprenis en la interreta listo DENASK, por familioj kiuj uzas Esperanton kun siaj infanoj. Mi ofte legas pri kunvenoj de tiaj familioj, kaj fine mi decidis partopreni en unu. Do, mi kaj mia edzo Les aliĝis al la 11-a Novjara Renkontiĝo (NR). Tiu semajnlonga kunveno okazas en diversaj urboj en Germanujo, kaj ĉi-jare la loko estis Xanten.

Ni unue supozis ke ni estos la solaj maljunuloj, sed fakte, kvankam la plejmulto estis infanoj kun siaj gepatroj, aŭ solaj junuloj, ankaŭ ĉeestis multaj grizharuloj kiel ni. Inter la proksimume 150 partoprenantoj el eble dek landoj, mi kaj Les estis la solaj usonanoj. La malofta krokodilaĵo estis en la germana lingvo. La aranĝo okazis en moderna, komforta junulargastejo; ŝajnis ke nur nia grupo estis tie. Les kaj mi havis nian propran ĉambron kun duŝejo. La manĝoj estis bongustaj, kaj – grave por ni – ĉiam estis vegetaraj elektoj.

La programo estas plenplena; ĉiam estis ĝis ses elektoj. Por la plenkreskuloj estis lecionoj por komencantoj kaj progresantoj kaj konversacia kurso; por infanoj estis klaso uzante la vidbendon Mazi en Gondolando, legado de rakontoj, kaj kantado. Ĉiutage estis kantado, manlaboroj (mi kreis “sonĝokaptilon”), lecionoj pri ĵonglado, kaj aliaj agadoj. Mi ĉeestis paroladojn pri fotado, grafeteorio (matematiko), edukado de alte dotitaj infanoj en la lerneja sistemo, kaj la scienco de dormado, inter aliaj. Preskaŭ ĉiutage mi ĉeestis kurson pri budhismaj meditado kaj filozofio. Mi provis svingodancadon kaj eĉ lernis danci la polonezon! Ĉar estis tiom da elektoj, ĉiu parolado kaj diskuto havis ne tro multajn homojn – kutime inter dek kaj dudek – kio kreis intiman etoson.

[figure]
Junuloj senpacience atendas koncerton de JoMo.

Ni partoprenis en ekskurso al arkeologia parko (Xanten estis romia urbo antaŭ 2000 jaroj). Ĉiutage ekzerciĝis la kvarvoĉa ĥoro, sed mi preferis la grupon por kanonaj kantoj. Dum la vesperoj okazis koncertoj (mi ĉiam ĝuas la energion de JoMo, sed Tone kaj Vjera estis novaj por mi), pupteatraĵo, kaj dum la lasta vespero kelkaj talentaj infanoj kaj plenkreskuloj amuzis nin per kantoj, instrumentoj, dancado, ĵonglado, kaj dramo. Post la silvestra balo kaj bufedo, ni spektis apudan piroteknikaĵon; malsimile ol en Usono, en Germanujo ĉiu rajtas aĉeti piroteknikajn raketojn.

Antaŭ la renkontiĝo ni vizitis niajn korajn amikojn en Lepsiko (Leipzig). La patrino estis la unua korespond-amiko de Les kiam li eklernis Esperanton antaŭ 26 jaroj. Intertempe li vizitis la familion trifoje, nia filino vizitis dufoje, kaj kelkaj el la familio vizitis nin en Seatlo dum la jaroj. Do estis granda plezuro por mi viziti la familiajn domojn kaj renkonti kelkajn familianojn je la unua fojo. Pasigi Kristnaskon kun ili feliĉigis min. Niaj konversacioj ĉirkaŭ la manĝotablo estis interesaj, ĉar kelkaj en la familio parolis nur la germanan, kelkaj la germanan kaj la anglan, kelkaj la germanan kaj Esperanton, mi kaj Les la anglan kaj Esperanton … kiel oni povas imagi, multe da tradukado necesis! La ĝojo daŭris kiam tri familianoj akompanis nin per trajno al NR, kaj restis tie por la unuaj kvin tagoj.

Estis aparta plezuro aŭdi la babiladon de etaj infanoj en Esperanto. Ekzemple, kiam mia jogo-instruistino diris al la klaso, “Tio estas la fino. Nun vi povas aŭ ripozi ĉi tie dum kelkaj minutoj aŭ manĝi”, eta voĉo de tri-jarulo aŭdiĝis: “Mi volas manĝi!”

[figure]
La infanoj kreas “sonĝokaptilojn”.

En la mezo de la semajno televid-stacio sendis raportiston por intervjui kelkajn partoprenantojn por la vespera novaĵelsendo. Nia amikino estis unu el la elektitaj, kaj tiuvespere ni ĝuis rigardi ŝin je la televidilo.

Mi surpriziĝis renkonti germanan viron kiu estis nia gasto per Pasporta Servo antaŭ dudek jaroj. Nun li estis kun sia nederlanda edzino, kiun li unue renkontis en Esperanta kunveno, kaj iliaj tri infanoj. Niaj amikoj el Lepsiko devis foriri post kvin tagoj. Ili mankis al ni, sed je tiu tempo ni jam havis plurajn novajn amikojn.

Mi renkontis multajn personojn kies nomojn mi rekonis de la listo DENASK. Nun kiam mi legas iliajn mesaĝojn en la listo, mi povas bildigi ilin kaj iliajn infanojn.

[figure]
Ionel montras al Arlyn la libroservon en la Centra Oficejo de UEA.

Danke al la bonega organizo de Lu Wunsch-Rolshoven kaj liaj helpantoj, ĉio glate iris. Ni vere sentis nin en Esperantujo; ŝajnis kiel alia mondo.

Post la kunsido ni profitis la proksimecon de Roterdamo por viziti la centran oficejon de UEA. Ionel Onet bonkore gvidis nin tra la granda konstruaĵo farita en 1887, la sama jaro en kiu naskiĝis nia lingvo. Post tio ni pasigis kelkajn tagojn en Amsterdamo, kie ni vespermanĝis kun unu el la partoprenantoj de NR kiu loĝas tie. Tiel finiĝis nia neforgesebla sperto en Esperantujo.