Presita el Usona Esperantisto № 2013:2

Frazludo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28
[figure]

Jen facile modifebla tabuloludo kiu helpos al vi kaj viaj lernantoj plibonigi la lingvoscion. Ĝi ankaŭ amuzos tiujn, kiuj jam bone konas la lingvon. Ludantoj bezonas scii almenaŭ la bazan gramatikon de Esperanto kaj la numeralojn 1 ĝis 12.

Tabulo: La tabulo povas havi ajnan formon, kondiĉe ke ĝi enhavas almenaŭ 40 fakojn. Ĉiu deka fako estas speciala, do ĝi devas aspekti malsame ol la aliaj. La tabulo bezonas ankaŭ lokon por stako da kartoj, prefere ie en la mezo. Faru vian tabulon el papero, kartono, aŭ eĉ ŝtofo, kaj ornamu la specialajn fakojn laŭvole.

Ludpecoj: Ĉiu ludanto bezonas unikan ludpecon. Se vi jam posedas aliajn tabuloludojn kiel MonopolyParcheesi, vi povas simple prirabi ilin. Uzu ion ajn konvenan. Taŭgas eĉ koloritaj fermiloj de dentopasto-tuboj.

[figure]

Kartoj: La grandeco de la kartoj ne multe gravas. Por mia versio de Frazludo, mi kvaronigis notkartojn. Mi rekomendas ke vi komencu per facila vortprovizo de substantivoj, adjektivoj, adverboj, kaj la verboj estas, estis, kaj estos. Aliajn netransitivajn verbojn vi povas aldoni por komencantoj. Aldonu ankaŭ kelkajn kartojn kun la kaj kaj. Se la lernantoj estas pli spertaj, aldonu transitivajn verbojn, ekz. vidas, ŝatas, amas. Tiukaze aldonu ankaŭ kelkajn kartojn kun -n, -jn, kaj -j. Ĉe la fino de la artikolo vi trovos proponitan vortprovizon por komencantoj. Kiam viaj lernantoj progresas, aldonu novajn, eĉ stumbligajn vortojn.

Ludado: Komence, ĉiu ludanto ricevu kvin kartojn kaj metu sian ludpecon en la fakon plej proksiman al si. Laŭvice, la ludantoj ĵetu du ĵetkubojn kaj movu siajn ludpecojn tiom da fakoj sur la tabulo, kalkulante la fakojn parole. Ĉiufoje, kiam ludpeco atingas aŭ pasas unu el la specialaj fakoj, la ludanto prenu du kartojn de la stako. Je la fino de sia vico, ludantoj rajtas redoni du kartojn kaj preni unu de la supro de la stako. Tio utilas se oni amasigas multajn substantivojn, ekzemple, sed neniujn verbojn.

Kiel gajni: La celo estas krei tri gramatike ĝustajn frazojn kun almenaŭ po kvin vortoj. Ludantoj tiam laŭtlegu siajn frazojn. La frazoj ne devas havi sencon, sed ili estu almenaŭ gramatike ĝustaj. Kiam oni aldonas sufiĉe da kartoj, frazoj foje aspektas kiel strangaj fragmentoj de poemoj. Multaj estos ridigaj.

[figure]
Simpla tabulo. Elŝuti preseblan version.

Poenta versio de la ludo: Se vi volas etendi la ludon, eblas aldoni poentojn. En angulon de ĉiu karto, skribu poentonumeron. Kiam ludanto gajnas per kreado de tri frazoj, tiu ricevas la sumon de la poentoj sur ĉiu karto en la frazoj, minus la poentosumo de ties neuzitaj kartoj. Sube estas proponitaj poentoj. Vi mem juĝu pri vortoj kiuj estas malfacile uzeblaj, sed mi rekomendas, ke vi ne uzu numeron pli alta ol 5.

  • substantivoj = 1
  • verboj (transitivaj) = 2
  • verboj (netransitivaj) = 1
  • adjektivoj = 2
  • adverboj = 3
  • maloftaj korelativoj = 5
  • prepozicioj = 3
  • la, kaj, ĉi, ĉu, -n, -j, ktp = 0

Proponita komenca vortprovizo

Substantivoj

besto hundo kato
urso cervo birdo
insekto fiŝo homo
patro patrino filo
filino frato fratino
tablo seĝo sofo
breto fenestro domo
avo avino pordo

Verboj

estas (po 4) estis (po 2) estos (po 2)
sidas staras marŝas
vivas manĝas blekas
parolas trinkas rigardas
iras dormas kantas

Adjektivoj

granda juna alta
amika komforta laŭta
nova seka bongusta
bela longa dika
larĝa pura rapida
mola feliĉa  

Koloroj

ruĝa flava blua
verda oranĝa purpura
blanka nigra griza
bruna    

(Skribu en kolora inko por helpi al lernantoj plifortigi ligojn inter koloroj kaj ties nomoj.)

Adverboj:

rapide bone amike
matene hieraŭ hodiaŭ
morgaŭ ĉiutage vespere
tagmeze nokte laŭte
foje feliĉe denove
frue    

Prepozicioj (po 2):

antaŭ malantaŭ apud
sub super sur
kun ekster al (po 4)

Aliaj:

la (po 10) kaj (po 10)
ĉu (po 5) mal- (po 4)

Elŝuteblaj dosieroj