Presita el Usona Esperantisto № 2013:2

Recenzo: The Universal Language

Nova filmo estas nur (ne tiel) ĉarma kuriozaĵo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-28
[figure]

Kiam mi eksciis ke filmfaristo Sam Green eldonis kaj reklamis novan dokumentfilmon pri Esperanto, The International Language, mi tre ekscitiĝis kaj eĉ komencis pensi pri publikaj eventoj en Vaŝingtono uzantaj la filmon por kapti intereson pri nia lingvo.

Ĝis kiam mi spektis ĝin. Bedaŭrinde, ĉi tiu filmo ĉefe estas nur la plej lasta el longa serio de falsaj bildoj pri Esperantujo faritaj de usonanoj kiuj preferas ludi kun si mem, farante amuzajn kaj pitoreskajn portretojn de esperantistoj, ol fari la honestan, plenan, seriozan studon kiun la temo meritas – eĉ en duonhora videaĵo.

Eble mi unue menciu la plej bonan punkton, ĉar mi povas rapide trakti ĝin. La scenoj pri la historio kaj fono de Esperanto estis ne nur ĝustaj, sed ĝuste inspiraj. Green prezentis tion kun la respekta, altetaksa, preskaŭ karesema traktado kiun oni uzas por siaj geavoj.

Sed jen la problemo. Green klare rigardas Esperanton kiel ian geavaĵon, artefakton kiun oni respektu en ĝia skatolo sed ne utiligu aŭ multe pripensu nun.

Por supozeble doni al la vidantaro bildon pri la esperantistaro hodiaŭ, Green intervjuis plurajn kongresanojn ĉe la UK en Jokohamo en 2007. Sed la intervjuitoj preskaŭ ĉiuj ŝajnis – ni diru, plej mildvorte, iom ekscentraj. Ĉiuj ŝajnis konfuzitaj kaj nekomfortaj antaŭ kamerao, kiel cervoj hipnotigitaj per la lumo de aŭtaj reflektoroj. Kelkaj eĉ ne povis respondi al simplaj demandoj aŭ eĉ rigardi en la kameraon mem, sed ĉirkaŭrigardis la ĉambron kiel zombioj.

Ankaŭ estas probable ke io en la maniero per kiu Green intervjuis la kongresanojn kontribuis al iliaj pli-malpli strangaj apero kaj konduto. Ekzemple, iu parto montris nur ŝajne neparolipovan esperantiston, en ia tranco aŭ komato, kaj ni nur aŭdis sinjoron Green aŭ iun alian intervjuanton diri, “Ĉu vi bonvole povus rigardi rekte en la kameraon?” Kial, je mil diabloj, meti tion en la fina filmo? Mi volis simile instrukcii al Green: “Ĉu vi bonvole povus fari rektan, racian filmon pri Esperanto per via kamerao?”

(Mi aldonu ke mi ŝatas la ekscentrecon de multaj esperantistoj – unu el tiuj ekscentraĵoj estas, ke ili malsamas de la ĝenerala spirita frideco kaj egoismo de nia nuna mondo. Ĉi tiu planedo bezonas pli da tia ekscentrismo. Sed la esperantistaro ne estas nur akademio de kosmokadetoj.)

Krom tio, la plejparto de “komentoj” de la intervjuitoj, kiujn Green uzis, konsistis nur el “Mi estas el Hungarujo … Kanado … Nov-Kaledonio …” Ĉu esperantistoj ne kapablas diri ion ajn krom indiki siajn loĝlandojn? Mi suspektas ke multaj tiuj kongresanoj ankaŭ diris pli aŭdindajn aferojn, sed ial la filmo ne montras ilin.

Ni ankaŭ memoru ke esperantistoj iras al kongresoj ĉefe ne por serioze aŭ erudicie proparoli Esperanton, sed por amuziĝi per la lingvo. Eĉ intelektuloj kiuj ja iras tien por prelegi aŭ fari ion alian seriozan ankaŭ ŝatas ĝui la kongresan sperton – ekskursojn, dancojn, tavernumadon – ofte en T-ĉemizoj. Tial kongresanoj ofte vestiĝas tre neformale, eĉ komike – kiel aliaj homoj faras ĉe someraj kunvenoj, kies celo ankaŭ estas parte turismi kaj distriĝi.

Jes, la filmo de Green ja inkluzivas kelkajn elokventajn kaj raciajn proparolantojn kiel Humphrey Tonkin, kaj frapajn argumentojn, kiel tiun de Arika Okrent, ke Esperanto ne estas malsukceso, sed rimarkinda sukceso kiam oni konsideras ĝian nekredeblan kreskadon kompare kun aliaj planlingvoj.

Sed la malmultaj lertaj argumentantoj ne sufiĉis por ŝanĝi la ĝeneralan impreson, ke Esperanto plejparte estas relikvo kiu ne meritas seriozan atenton.

Ial, Green enmetis scenon pri triste malsukcesa kaj preskaŭ forlasita ĉina butikaro, kiu neniel rilatas al Esperanto – sensence, krom ke tiu sceno aperis en lia antaŭa filmo, Utopia in Four Movements, kaj ŝajnas ke li volis reutiligi tiujn senutilajn sekundojn en ĉi tiu nova filmo, por doni eĉ pli malhelan atmosferon al la rakonto. Aŭ eble li simple intencis mallaboreme recikligi kelkajn sekundojn de videaĵoj nur ĉar li havis ilin.

Eĉ pli strange, post pluraj scenoj montrantaj Esperanton kiel utopiaĵon, komenĉiĝis parto montrante Stalin kun rakontado (de Okrent, mi kredas) ke oni lernis ke por efektivigi novajn sociajn ideojn kaj praktikojn vastskale sur multajn homojn, oni devas perforte devigi ilin, kaj tio evidentiĝis dum la 1930-aj jaroj. Kio?! Ĉu Green estis ligonta Esperanton kun Stalin kaj Hitler kaj ties “utopiaj movadoj?” Sed tuj post tio (dank’ al Dio pro tio!) aperis Tonkin priparolante kiel la stalinistoj kaj hitleranoj kompreneble persekutis Esperanton pro ĝiaj idealismo kaj translima homaranismo.

Tiu konfuza kaj disa prezentado de Esperanto kaj la diktatoroj estis reprezenta de la konfuzo kaj diseco de la tuta filmo.

Eĉ la fina sceno, kiu montris grupon de esperantistoj dancantaj al rep-kanto en kaj pri Esperanto, ŝajne enestis ne por montri ke multaj el ni estas modernaj, mojosaj homoj kiuj ĝuas ĝisdatajn muzikon kaj dancadon, sed por pliprofundigi la impreson de Esperantujo kiel amuza kuriozaĵo.

Eble la plej malgajiga sceno temis pri la nederlanda insulo Texel, kie pli ol mil esperantistoj loĝis antaŭe, kaj, kiel ĉirkaŭ unu okono de la loĝantaro, nature faris grandan rolon en la ĝenerala insula komunumo. Sed ne plu, la intervjuata nederlandano diris kun tragedia mieno, aldonante kaj angle kaj nederlande ke “la angla venkis” kaj ke “la angla nun estas la internacia lingvo, ne Esperanto.” La kamerao montris ankoraŭ starantan, sed nun rustan, esperantan monumenton kun verda stelo – nun verda nur pro likenoj, ŝajnas. Precipe plorige trista muziko akompanis ĉi tiun segmenton, kvazaŭ Green eĉ komplotis montri Esperantujon (aŭ almenaŭ Texel!) kiel landon de “forlasu esperon, vi kiuj eniras.”

La spektantoj de tiu filmo tute surpriziĝus lerni ke:

  • Esperanto havas pli da parolantoj ol iam ajn en sia historio.

  • Pli da homoj ĉeestas UK-ojn kaj aliajn internaciajn Esperanto-kuniĝojn en la lastaj jardekoj ol en la “ora epoko,” kaj multaj el la plej sukcesaj UK-oj estis ekster Europo.

  • Esperanto nun estas inter la 100 plej parolataj lingvoj en la mondo (el 6800).

  • Esperanto estas la 17-a plej uzata lingvo en Vikipedio.

  • Esperanto estas unu el nur 64 lingvoj tradukataj per Google Translate.

Fakte, la granda (kaj kreskanta) ĉeesto de Esperanto en Interreto kaptis nek unu mencion en la tuta filmo. Eble estas Green kiu estas relikvo kiu ne komprenas la gravecon de la Interreto en nia mondo. Tutcerte ne estas ni esperantistoj kiuj ne komprenas tion.

Ĉar Esperanto estas tiel firme ligita kun la interreta epoko, oni povus argumenti ke ĝi estas pli moderna, pli 21-jarcenta, kaj pli estontecen-rigarda ol aliaj lingvoj.

Sed oni neniel kaptus tiun impreson rigardante la filmon The International Language. Kiel mi klarigis al multaj homoj dum multaj jaroj, la ĉefa kialo, pro kio la plimulto de homoj (precipe usonanoj) pensas ke Esperanto estas velkinta, naiva ideo el la pasinteco, estas ke ĝi ne plu estas nova, okulfrapa ideo, kaj tial ne plu kaptas la atenton de la publiko kiel antaŭe. Ĉi tiu nova filmo nur fortikigas tiujn oftajn miskonceptojn pri Esperanto kiel ĉarma, neutila nostalgiaĵo.

Green ne estas proparolanto por Esperanto, kaj mi ne atendas ke li estu tia. Ni volas kaj meritas ne-propagandecan, honestan bildon pri Esperantujo faritan de neesperantisto. Sed la filmo de Green neniel estas tio.

La vera malgajeco de ĉi tiu filmo estas ke ĝi povintus esti valora komunikilo pri Esperanto al la publiko, sed ĝi entute malsukcesis. Ni ne bezonas melodrame tristan muzikon por emfazi ĝiajn malsukceson kaj trompon de esperoj.

Mi precipe kompatas la esperantistojn, inkluzive de la Esperantic Studies Foundation, kiuj helpis produkti ĉi tiun cirkon – ili estas aparte trompitaj.

En unu el ĝiaj scenetoj aperas Zamenhof riverencante, ŝajne por agnoski la aklamadon, kiun li kaj lia lingvo meritis, kaj meritas. Vidinte The International Language, mi ankaŭ emis klini min de la talio, sed ne por riverenci.

Ne estas Esperanto kiu ne meritas seriozan atenton. Ne estas Esperanto kiu estas kuriozaĵo kiu interesu nur kolektantojn de tiaj relikvoj. Estas ĉi tiu filmo. Mi ne absolute konsilus ne aĉeti ĝin; ĝi enhavas kelkajn valoraĵojn (kiel la jam menciitajn historiajn skizojn; majstrajn riverencojn; rep-kantojn; kaj la kontribuojn de Tonkin, kiuj inkluzivis lian deklamon de klasika poemo), sed tutcerte ne montru ĝin al la publiko por prezenti Esperanton. Alia kuriozaĵo, The Aggressor Language, donus pli admirindan kaj realisman bildon.

The Universal Language. Sam Green. 25-minuta dokumentfilmo (en la angla) pri Esperanto, fare de reĝisoro Sam Green, kiu interjvuis parolantojn ĉe lastatempaj Universalaj Kongresoj. Ĉi tiu estas la dua el du filmoj – la unua, Utopia in Four Movements, debutis ĉe la festivalo Sundance kaj ricevis tre bonan reagon. DVD. 28:30 min. 190x140. 2011. Usono. $25.50. Ligilo