Presita el Usona Esperantisto № 2010:1

Forpasis Charles Simon

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03

Charles Simon forpasis la 9-an de Junio, en Beachwood, Ohio. Li havis 93 jarojn. Doktoriĝinte ĉe la universitato Case Western Reserve, Charles servis en la usona armeo de 1942–1946, studis la francan lingvon ĉe la Sorbonne (kaj instruis Esperanton tie), kaj dum jardekoj instruis lingvojn en publikaj lernejoj de Cleveland Heights (Ohio).

Laŭ kolego Waltraut Zimmerl, li estis “sindediĉa instruisto kiu inspiris min. Li estis ankaŭ prizorgema kaj malavara homo kun granda koro.” Laŭ filo Ralph Simon, “Li estis ege humanisma. Li forte volis, ke homoj komprenu unu la alian.”

Charles estis agema kaj influa esperantisto en Cleveland Heights ekde sia junaĝo. Li estris komitaton kiu organizis la Landan Kongreson de EANA en 1938, kaj en tiu sama jaro li organizis serion de klasoj instruitaj de Lidia Zamenhof. La kursoj tiel sukcesis, ke la grupo klopodis helpi al Lidia pluvalidigi ŝian vizon … sed vane, kiel oni nun scias. Ŝi devis reiri al Pollando, kie ŝin murdis la nazioj.

Membro Michael Cuddy Jr. skribis, “Surprizis min vidi la rezultojn de la balotado [lastatempe en la retejo de E-USA] kiuj indikis, ke multaj esperantistoj ne persone konas unu la alian. Mi estis inter tiuj, ĝis kiam mi ekkorespondis kun d-ro Simon. Post niaj leteroj sekvis interŝanĝo de libroj, konversacioj per telefono, kaj finfine renkontiĝo en Buffalo en 2007. Mi sentis min privilegiita esti lia amiko.

(El raportoj de Michael Cuddy Jr. kaj la gazeto Cleveland Sun Press.)