Horizontale
- Parto de Interreto naskita en 1991 (mll.)
- Lumomank’
- Urba kvartalo, ofte mizera
- Horo kontraŭ IX?
- “Vortojn ŝparu, agojn ___.”
- Sekskuniĝ’
- Denove
- Gent’, klan’
- “Konsoliĝas mizerulo, se li ne estas ___.”
- Oficist’ komisiita kontroli la funkciadon de io aŭ la agadon de iu
- Speco de lirika poemo kun palindroma nomo
- Konjunkcio
- Duono de glitanta par’
- “Oni prenas ___, oni redonas malrapide.”
- Signalsistem’
- Aĵ’ vendata aŭ aĉetata
- Inciti, eksciti, vundeti
- “Dentoj mordas la langon, sed ambaŭ ___ amas.”
- Ĉefrolul’ de rakonto aŭ aventuro
- La Infana ___o (Auld)
- Henriko (kun “la”) kiu edziĝis sesfoje
- “Bone tiu ___, al kiu la sorto ridas.”
- Frakcio, aŭ iama edzino de Lennon
- Ĝi estas norde de SD kaj sude de SF
- Vespermanĝa tempo (mll.)
- Bestkuracisto
- “Pli bone estas sen___, ol tro.”
- Muzika teatr’
- “Pri kio ___as?”
- Produktaĵ’ de la renoj
- Daŭre restadi ie, ekzemple en domo
- “Forveturis malsaĝa, revenis nur pli ___”
- Manĝokart’
- Duono de vidanta par’
- “Ho, mia ___’, ne batu maltrankvile” (Zamenhof)
Vertikale
- “Kiu sin enjungis, devas ___.”
- La Hobito, aŭ ___ kaj Reen
- “Kies gasto mi estas, ___ feston mi festas.”
- “____ __ kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.”
- Eksa monunuo de Germanujo
- Loĝant’ de la lando de Paul Gubbins kaj John Wells
- “Mi estis tre ekscitita … mi sentis, ke mi staras
antaŭ ___o” (Zamenhof)
- “Se oni amas la ___on, oni zorgas la paston.”
- Inklino
- Teksaĵ’ kiel kanvaso, farita el plantaj fibroj
- Farita el la elemento kun simbolo Au
- Alta plank’ por eminentuloj
- “Belecon taksas ne okulo, ___ koro.”
- Kunlandan’ de Bertilo Wennergren kaj Sten
Johansson
- “Ĉiu por si mem estas la plej ___.”
- Moviĝos de unu loko al alia
- Sovaĝa porko
- “Zorgu ___ vivon kaj lasu vivi alian.”
- Roma cifersigno
- Demanda adjektivo, aŭ marko de korea aŭto
- Ujo; tiuj faritaj el lado foje enhavas manĝaĵojn
- Honora kantaĵ’
- “Resanigu per ___; satigu per fiŝ‘ kaj pan’. “ (Dolchamar)
- Kvina aŭtorad’?
- “___ al la Eternulo, ne al lia sanktulo.”
- “Oni invitas, ___; oni donacas, prenu.”
- Historia daŭr’ kun aparta karaktero
- “Hako post hako estas la plej efika ___o.”
- Titolo de 35 horizontale
- Ĥajam kiu verkis robajojn
- “Mi estas”, por Cicerono
- Grupe; ankaŭ nomo de oktobra kunveno en la
Adirondack-montaro (mll.)
- Blonda plant’ el kiu oni faras oleon kaj tion en 10 vertikale