Presita el EsperantoUSA № 2008:3

Forpasis James Henry Parks

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-25
[figure]

Forpasis James Henry Parks pro kancero la 31-an de Marto 2008 en Bellevue, Vaŝingtonio. Lia aĝo estis 58 jaroj.

James estis membro de UEA dum 1990 kaj membro de Esperanto-USA dum 2003-2007. Li estis majstro-ĉarpentisto kaj lignaĵ-artisto, kuiristo, pastro en la Universal Life Church kaj longtempa membro de la Northwest Regional Esperanto Club. Por honori la memoron al li, oni donacu al la American Cancer Society http://www.cancer.org aŭ al la Puget Sound Blood Center, http://www.psbc.org.

(Informo de The Seattle Times.)