Presita el EsperantoUSA № 2008:2

Forpasis Claude Piron

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-25
[figure]

Claude Piron, Honora Membro de UEA, populara Esperanta verkisto kaj pedagogo kaj amata preleganto, forpasis la 22-an de Januaro hejme en Gland, Svislando. Li naskiĝis en Namur, Belgujo, en 1931.

Piron laboris kiel tradukisto-protokolisto por Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko 1956-1961 kaj poste por la Monda Organizaĵo pri Sano i.a. en Ĝenevo, Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969. Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de la Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Poste lia ĉefa aktiveco apud psikoterapia praktikado estis profesie trejni junajn psikoterapiistojn.

Claude Piron esperantistiĝis en 1942. Li membriĝis en Tutmonda Junular-Organizo TJO (la posta TEJO) en 1946 kaj en UEA en 1947. Ekde 1958 li estis dumviva membro de UEA. En 1958 li kunfondis Esperanto-klubon ĉe UN en Novjorko kaj fariĝis ties unua prezidanto. De Aprilo 1963 ĝis Majo 1966 li estis redaktoro de Svisa Espero. Li prelegis pri sia scienca fako i.a. en Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo; la kursoteksto aperis ankaŭ presite, Kiel personeco sin strukturas? (1978). Dum la 64-a UK en Lucerno en 1979 Piron estis rektoro de Internacia Somera Universitato. Membro de la Akademio de Esperanto li estis de 1979 ĝis 1988.

Jam frue Piron ekverkis en Esperanto, gajnante premiojn en la poezia branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA en la jaroj 1954-1956. Per la publikigo de la furora verko Ĉu vi kuiras ĉine? (1976; 2-a eld. 1996) komenciĝis por li fekunda verkoperiodo kun la pseŭdonimo Johan Valano, dum kiu aperis la poemaro Malmalice (1977; 2-a eld. 2001), kvar pliaj krimromanoj en la Ĉu-serio, la krimrakontaro Ĉu rakonti novele? (1986) kaj la sciencfikcia romano Tien (1997). Al la populareco de lia prozo kontribuis la vigla rakontado kaj la facila sed esprimforta lingvaĵo. Piron estis granda porparolanto de lingvo, kiu evitas novismojn kaj klopodas efike eluzi proprajn eblojn de la Esperanta vortprovizo. Siajn principojn li klarigis profunde kaj polemike, interalie per psikologiaj eltrovoj, en la libro La bona lingvo (1989; 2-a eld. 1997) kaj li aplikis ilin tute precipe en facillingvaj rakontoj por Kontakto en la 90-aj jaroj kaj en didaktike verkitaj romanetoj por komencantoj. Eksterordinare furora fariĝis la krimromaneto Gerda malaperis (1983), multfoje represita kaj vendita en miloj da ekzempleroj. La kantokasedo Frandu piron (1982) atestas pri lia spriteco kaj multflankeco.

Claude Piron famiĝis ankaŭ kiel unu el la plej elstaraj kaj vervaj pledantoj por Esperanto kiel solvo de la lingva problemo en la internacia komunikado. Krom en Esperanto-aranĝoj, i.a. dufoje en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, li faris sennombrajn prelegojn antaŭ ne-esperantista publiko, i.a. en seminario ĉe Unesko (1986) kaj dum studotago en la Eŭropa Parlamento (1993), kie li traktis la psikologian reziston al la pristudo de lingva komunikado. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado. Por la serio de Esperanto-dokumentoj li verkis plurajn kajerojn, i.a. Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? (1977) kaj Psikologiaj reagoj al Esperanto (1988). Lia ĉefverko ĉi-kampe estas la franclingva libro Le défi des langues (1994), psikanalizo de la internacia komunikado kaj priskribo de Esperanto kiel reale funkcianta lingvo.

Universala Esperanto-Asocio aljuĝis al Claude Piron du el siaj plej gravaj distingoj. En 1994 li ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi pro sia kontribuo al la antaŭenigo de internacia amikeco per Esperanto. En 1998 li fariĝis Honora Membro de UEA.


Noto de la redaktoro: sekvas eltiraĵo de la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker, en kiu Claude Piron respondas al la demando: “Mi ne konas Esperanton, sed mi aŭdis, ke Esperanto estas lingvo senanima, sensenta, sennuanca. Ĉu tio estas vera?”

Kiam infano priĝemis sian suferon en Esperanto,
kaj apud vi ricevis esperantlingve konsolon,
kiam vi pene laboris kun grupo da amikoj
kaj kunspertis en Esperanto la ĝojon kaj la zorgojn,
kiam, adoleske, vi flustris pri sekso en Esperanto,
kaj poste esprimis en ĝi vian amon,
kiam rifuĝinto rakontis al vi en Esperanto
la turmentojn, kiuj igis lin forfuĝi,
kiam vi vidis spektantojn ĝislarme kortuŝitaj
ĉe aŭdo de poemo Esperanta
kaj ĉeestis tiulingvajn kverelojn,
kiam en diskuto pri politik’ aŭ religio
vi diris en Esperanto viajn timojn kaj indignon,
kaj kiam, helpite en Esperanto,
vi tiulingve prikantis
viajn dankemon kaj raviĝon
pri la mirindeco de homa solidaro,
neniam, neniam plu vi taksos Esperanton lingvo senanima, sensenta, sennuanca.
Mi scias.
Ĉion ĉi mi travivis.