Presita el EsperantoUSA № 2008:2

Ŝercu en ĉiu sezono

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-26

Esperantigita kun permeso de Daiichi Seimei, el la japana fare de Fujii Yumiko kaj George Baker.

La japana senrjuo estas mallonga parolstila poemo farita el 17 silaboj, sen la sezonvorto de la hajko. Ĝin karakterizas simpleco, humuro, komikeco kaj sprito. Ĝi populariĝis dum la erao Edo (1603~1867), kaj ricevis sian nomon de la fama poeto Karai Senryu.

Komenciĝis en 1987 la Daiichi Seimei Sarariiman Senryu Konkuru (Daiichi Seimei-a Salajrula Senrjua Konkurso) fare de la asekura kompanio Daiichi Seimei. Reflektante la socian staton de la salajrulo, la temo plejparte prezentas lian amaran vivon kaj edziĝon kun humoro kaj ironio.

Sekvas poemaro tirita el poemoj varbitaj de la konkurso. Ĉiun poemon sekvas la kromnomo de la autoro.

LA EDZINO

  1. Neeblas trovi
    prempunkton por dieti
    pro ŝia grasec’.
    – Yukinokonohitorigoto

  2. Kiam ŝi petas
    la permeson aĉeti
    jam ŝi aĉetis.
    eleki neko

  3. Ol la fumado
    pli difektas la sanon
    ŝia murmuro.
    shooshinteishu

  4. Salutas el lito
    Min kara edzino,
    Sed sen invito.
    tookuno wagaya

  5. Edziĝproponon,
    revivanta la tagon,
    Ĉu mi refarus?
    kyoosaiotoko