Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

Konkurso por krei novan kunlaborejon de UEA

Lasta ĝisdatigo: 2018-12-07
[figure]

La Estraro de UEA kreos novan forumon. Ĝi estos oficiala kunlaborejo de UEA, kie esperantistoj povos aktivi proksime de la Estraro. Ĝi havos plurajn rubrikojn kaj subrubrikojn, organizitajn laŭteme, kie laborgrupoj diskutos ideojn, kaj kie tiuj ideoj konserviĝos laŭ organizita kaj facile retrovebla maniero.

La forumo havu strukturon similan al la nuna UEA-forumo kun la jenaj trajtoj:

  • Ĝi permesu legadon sen aliĝo, sed ĝi postulu aliĝon por skribado.
  • Ĝi ebligu krei plurajn kategoriojn de forumanoj, kiuj havos aliron al specialaj partoj de la forumo.
  • Ĝi ebligu taksadon de komentoj fare de la membroj.
  • Ĝi donu poentojn aŭ stelojn al membroj laŭ pozitiva taksado de legantoj.
  • Dezirindas, ke bonaj komentoj pli supre montriĝu en la fadenoj.
  • Ĉiuj registritaj forumanoj rajtu komenti afiŝojn, sed nur forumanoj kun iu minimuma poentaro rajtu krei novajn afiŝojn.
  • Nur membroj de UEA kun alta poentaro rajtu krei novajn rubrikojn kaj administri kategoriojn aŭ rubrikojn.
  • Estu facile aranĝi tekston, kiel en la dokumentoredaktilo Word.
  • Estu facile aldoni bildojn per kopio kaj algluado, aŭ per alŝuto al la forumo, sen la neceso de alŝuto al ekstera retejo.
  • Ĝi ebligu al administranto la sendadon de avertoj kaj specialaj komunikoj al la forumanoj per retmesaĝo.
  • Ĝi ebligu la abonon de fadenoj (por ricevi retpoŝte novajn komentojn).
  • Estu robot-kontrolo (“CAPTCHA”), por certigi, ke abonas nur homoj.

Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon kaj enspezo-deziron por la kreado de tiu forumo kaj monatan enspezon por zorgi pri la retejo dum unu jaro (per kontrakto renovigebla por pliaj periodoj).

Se vi ne estas komputilisto, sed volas uzi tiun kunlaborejon, prezentu viajn ideojn pri la dezirataj rimedoj de la forumo.

La limdato por prezenti proponon estas la 10-a de Januaro 2019. Por kandidatiĝi, bonvolu sendi bazan grafikan ideon kaj planon pri la strukturo de la retejo.

Por pliaj informoj, se vi havas demandojn, aŭ por sendi vian proponon, skribu al cid.emilio@gmail.com.