Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

Centra Oficejo nun en nova loko

Lasta ĝisdatigo: 2018-12-05
[figure]

En la mezo de Novembro, mi fermis la oficejon en Kalifornio kaj portis amason de oficaĵoj al Portlando, en la ŝtato Majno. Mi deziras danki al kelkaj homoj, kiuj proponis sin por helpi min, kaj speciale al Trio kaj Sandy Thacker, kiuj forportis multajn aĵojn.

Dum la lastaj tagoj, mi ekipis la novan oficejon, kaj nun mi pretas vendi librojn, membrecojn, revuojn, pinglojn, poŝtkartojn kaj similajn aferojn. Mi baldaŭ vendos librojn kontraŭ specialan rabaton.

Se vi deziras donaci brokantajn librojn (Mi revendos ilin en la retbutiko kontraŭ malgranda sumo), bonvolu kontakti min. La telefon-numero (510-653-0998) kaj la retadreso (eusa@esperanto-usa.org) ne ŝanĝiĝis.

La nova adreso por la oficejo estas:

Esperanto-USA
91-J Auburn St #1248
Portland ME 04103