Presita el Usona Esperantisto № 2011:6

Pri konservoj kaj ŝanĝoj (2)

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

Responde al artikolo de la prezidanto pri lia propono ŝanĝi la formon kaj oftecon de la gazeto, mi volas proponi alian eblon: anstataŭ ŝanĝi la gazeton, ni pli bone uzu nian retpaĝaron! Kvankam nia retejo bone funkcias kiel “virtuala komunumo” por tiuj, kiuj ĝuas verki proprajn blogojn, ĝi tute ne taŭgas por membroj kiuj simple interesiĝas pri tio, kio okazas en nia movado. Ĝi devus esti pli alloga kaj aktuala por ke oni facile vidu, kion faras nia organizo.

Ŝanĝi la gazeton por ke ĝi estu nur parto de la retpaĝaro ne vere donas avantaĝon de pli aktuala informo, ĉar por la plej freŝaj aktualaĵoj jam ekzistas pluraj aliaj informkanaloj. Usona Esperantisto ne estas tia – ĝi estas forumo por bone verkitaj artikoloj, distraĵoj, kaj anoncoj en gazeta formo. Cetere, membroj jam ricevas ĝin kaj papere kaj elektronike. Eĉ ne-membroj jam rajtas elŝuti ĉiujn numerojn krom la plej lasta, senpage.

Orlando menciis la gazeton Christian Science Monitor (CSM), kiu lastatempe fariĝis senpaga reta ĵurnalo, nur malofte ofertante resumojn en papera formo. Tiu modelo ne bone taŭgas por ni, interalie ĉar CSM dependas de enspezo per vendado de reklamoj. Ĝi ĉesis eldoni papere ne pro apartaj meritoj de reta eldonado, sed ĉar ĝi ne sukcesis profiti sufiĉe, kaj malmultekosta reta eldonado estis pli bona alternativo ol nenia eldonado.

Kontraste al CSM, Esperanto-USA estas organizo subtenata de membro-kotizoj, kaj ĝi ne dependas (kaj ne rajtas dependi) de tia reklama enspezo. Malkiel CSM, ĝi ne bezonas ŝanĝi sian paperan eldonadon.