Presita el Usona Esperantisto № 2011:6

Pri konservoj kaj ŝanĝoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

En la antaŭa numero de UE, nia prezidanto proponis ŝanĝon en la politiko pri nia bulteno. Li nomis la proponon VARIANTO UNU. Mi proponas alternativan politikon, do VARIANTO DU.

La bulteno estu havebla kaj rete kaj surpapere. Fakte, la pliparto de la homoj, kiuj lastatempe aliĝis, petis surpaperan liveradon. Per tio, ni sekvas la ekzemplojn de Esperanto, Kontakto, Ondo, kaj Monato.

Ĉiu numero de la bulteno estu havebla nur al membroj dum 30 tagoj. Post 30 tagoj, la numero estu havebla al ĉiu interesato. La E-USA-a kotizo restu same por reta kaj surpapera sendado.

La eldon-ritmo de la bulteno restu dumonata. Diskutoj pri la enhavo aperos en la blogspaco de nia retejo. Ne necesas aparta, konkursa diskutloko ĉe la bultena retloko.

Nuntempe, reta liverado de Esperantaj revuoj estas en formato PDF. Estas aliaj formatoj, kiuj estas pli taŭgaj por perreta legado. La avantaĝo de la formato PDF estas, ke la redaktoro povas eldoni kaj rete kaj surpapere sen kroma laboro. En la estonteco, la defio de la redaktoro estos trovi formaton por la reta bulteno kiu estas pli legebla ĉe komputilo kaj legilo (Kindle, Nook, etc.) kaj samtempe estas facile eldonita surpapere.