Presita el EsperantoUSA № 2008:3

Senintenca senlandigo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-25

Estimata Samideano de Kock,

Hodiaŭ alvenis la lastatempa numero de la bulteno (2007/5-6), en kiu aperas via letero pri mia recenzo de Beletra Almanako I.

La tri menciitaj usonanoj estis homoj kiujn mi sufiĉe bone konas por scii, ke ili estas usonanoj. Bedaŭrinde vin mi ne persone konas, do neniel mi povus scii, ke vi civitaniĝis en Usono. Tial vi ne estis menciita. Vi diris “La preterlaso de ia mencio pri mia nova statuso sugestas, almenaŭ por mi, ke mi nun fariĝis homo senlanda …” Manko de via nomo en mia listigo ne povas depreni de vi vian civitanecon en Usono, memevidente. Same vi ne povas “senlandiĝi” per ia skribita manko de rekono de via civitaneco.

Mi bedaŭras, ke mia recenzo tiel malfeliĉigis vin. Ĝi tute ne estis pretervido; mi simple ne sciis, ke vi estiĝis civitano de Usono. Kiel mi povus scii tion?

Mi almetu mian opinion pri la vortoj kiujn vi raportas, diritaj de iu ĵurnalisto en via regiono, ke oni devas esti naskita en Usono almenaŭ antaŭ kvin generacioj por esti usonano. Nu, vi bezonas pli inteligentajn ĵurnalistojn en via regiono, verŝajne. Tia sinteno similas al sinteno kontraŭ homoj kiuj ne havas “blankan” haŭton. Mi persone ignoras ilin. Mi sugestas, ke vi same faru.