Presita el Usona Esperantisto № 2023:1 (jan–feb)

Venu al la Landa Kongreso!

Lasta ĝisdatigo: 2023-02-11
[figure]

La ĉi-jara Landa Kongreso de Esperanto-USA okazos ĉe la Universitato de William Peace en Raleigh, Norda Karolino de vendredo, la 7-a de Julio (vespere) ĝis lundo la 10-a (tagmeze). Ni planas ekscitan kongreson plenplenan de muziko, ekskursoj, aktivaĵoj, kaj interesaj prelegoj.

Se vi volas ludi muzikon, prezenti alian kreaĵon, prelegi, aŭ estri alispecan programeron dum la Kongreso, bonvolu diri al ni pri viaj ideoj per la jena Google-formularo.

Veni al tia kongreso estas bonega maniero uzi la lingvon kaj partopreni en la kulturo kaj komunumo de la lingvo. Vizitu la kongresan retejon por pli da informo, kaj revenu ofte por ĝisdatigoj!

Se vi havas demandojn, bonvolu sendi retmesaĝon al gbisaga ĉe gmail punkto com.