Presita el Usona Esperantisto № 2023:1 (jan–feb)

Belarta rikolto 2022

Lasta ĝisdatigo: 2023-03-13
[figure]

Lastatempe aperis la libro Belarta rikolto 2022 kun premiitaj verkoj de la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, anoncitaj en la 107-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo. La libro estas parto de la eldona agado de UEA kunlabore kun la eldonejo Mondial el Novjorko. Kun 121 paĝoj ĝi enhavas poezion, prozon, mikronovelojn, teatraĵojn, monologojn/skeĉojn, eseojn kaj kantotekstojn. Eblas ĝin aĉeti de Mondial, Amazon, kaj UEA. Aperas en ĝi interalie la verkoj de usonanoj Brandon Sowers kaj Jorge Rafael Nogueras.

Laŭ la regularo de la Belartaj Konkursoj la premiitaj verkoj estas aperigitaj en eldonaĵo subtenata de UEA. Ekde 2013 Mondial publikigas ilin sub la titolo Belarta rikolto. Tio signifas, ke la Belarta rikolto 2022 estas la deka en la serio.