Presita el Usona Esperantisto № 2023:1 (jan–feb)

Forpasis Edwin de Kock

Lasta ĝisdatigo: 2023-02-09
[figure]

Edwin de Kock forpasis la 14-an de Decembro, 2022, en Edinburgo, Teksaso, post mallonga malsano. Li estis membro de Esperanto-USA, honora membro de UEA, kaj membro de la Akademio de Esperanto de 1973 ĝis 2007. En 2000 li fariĝis usona civitano kaj ekloĝis en Edinburgo. En 2005 li estis honora gasto ĉe la Landa Kongreso de E-USA en Aŭstino.

Naskita la 9-an de Marto, 1930 en Sud-Afriko, de Kock estis poeto en la angla, la afrikansa, kaj Esperanto. Li estis plej konata en Esperantujo pro liaj poezio kaj verkoj esperantologiaj.

Pliaj detaloj pri Edwin de Kock kaj liaj verkoj troviĝas en la esperantlingva Vikipedio.