Presita el Usona Esperantisto № 2023:1 (jan–feb)

Book of Guests in Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2023-02-11
[figure]

Clarence Bicknell (1842–1918) estis brita pastro, botanikisto, arĥeologo, aŭtoro, kaj frua esperantisto. Li eklernis la lingvon jam en 1897, verkis kaj tradukis en ĝi, kaj ĉeestis la unuan Universalan Kongreson en Bolonjo en 1905, kie li fariĝis membro de la lingvokomitato.

Inter liaj verkoj estis la Libro de gastoj, kiujn li faris por gastoj ĉe sia alpa somerdomo inter 1906 – 1918. Ĝi enhavas pli ol cent enskribojn. Ĉiu konsistas el mallonga priskribo de la gasto kun bele ilustritaj inicialoj kaj pentraĵo de alpa floro. Danke al la laboro de la Asocio Clarence Bicknell, la libro nun haveblas la unuan fojon al la publiko.

Pli da informo troveblas ĉe retejo dediĉita al Bicknell, kaj la libro estas nun aĉetebla ĉe Amazon.