Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

Usonanoj ekzameniĝas kaj sukcesas!

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-13

Ruth Kevess-Cohen (“Margo” en Esperantujo) estas unu el la Direktoroj de Esperanto-USA kaj membro de la KER-komisiono de la Akademio de Esperanto. Kontaktu ŝin ĉe ruth3209 ĉe gmail punkto com.

[figure]

Dek kvin kuraĝaj usonaj esperantistoj sukcese trapasis KER-ekzamenon en 2022. Tiuj oficialaj ekzamenoj estas profesie kreitaj de lerta teamo de edukistoj sub la gvidado de Katalin Kováts, internacie konata instruisto de Esperanto. La KER-ekzamenojn oni okazigis en 2022 kaj ĉeeste kaj rete. Unuafoje haveblas KER-ekzameno je la plej alta C2-nivelo.

Gratulojn al la sukcesintoj:

  • B1K (parola kaj skriba): Ramsey Cardwell, Ramai Martin, Irvin Charles Terrell, Zachary VanDeventer

  • B2S (skriba): David Beck, Joshua Holzer

  • B2K (parola kaj skriba): Jayden Entenmann, Bianca Flowers, Carter (Kartero) Williams

  • C1K (parola kaj skriba): Logan Hall, Marcia Rego, Kevin Ring, Jonathan Thomas

  • C2S (skriba): Bill Maxey

  • C2K (parola kaj skriba): Orlando Raola

Plena multjara listo de sukcesintoj troviĝas ĉe Edukado.net.

Prepariĝo por KER-ekzamenoj estas utila sperto por lernantoj je ajna lingva nivelo. Perfektigu viajn lingvajn konojn, plibonigu vian parolkapablon, kaj profitu de ĉi tiuj ekzamenoj.

Plenaj informoj pri la KER-ekzamenoj haveblas ĉe Edukado.net.