Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)

LK-2023 serĉas programerojn

Lasta ĝisdatigo: 2023-01-13

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

La Landa Kongresa Komitato malfermas peton por programeroj por la venonta LK ĉe Raleigh, kiu okazos tuj post NASK. La temo estos “Komunumo sen limoj”. Programeroj povas, sed ne devas, rilati al la temo.

Iu ajn, kiu partoprenos la kongreson rajtas proponi sin por gvidi sesion, aŭ eĉ simple volontuli pri alia helpado dum la kongreso. Ni invitas ne nur prelegojn, sed ankaŭ atelierojn, artaĵojn, teatraĵojn, muzikadon, diskutrondojn, ktp. Diru al ni pri viaj ideoj per la jena Google-formularo.