Presita el Usona Esperantisto № 2022:6 (nov–dec)
Usonanoj ekzameniĝas kaj sukcesas!
Ruth Kevess-Cohen (“Margo” en Esperantujo) estas unu el la Direktoroj de Esperanto-USA kaj membro de la KER-komisiono de la Akademio de Esperanto. Kontaktu ŝin ĉe ruth3209 ĉe gmail punkto com.
Dek kvin kuraĝaj usonaj esperantistoj sukcese trapasis KER-ekzamenon en 2022. Tiuj oficialaj ekzamenoj estas profesie kreitaj de lerta teamo de edukistoj sub la gvidado de Katalin Kováts, internacie konata instruisto de Esperanto. La KER-ekzamenojn oni okazigis en 2022 kaj ĉeeste kaj rete. Unuafoje haveblas KER-ekzameno je la plej alta C2-nivelo.
Gratulojn al la sukcesintoj:
-
B1K (parola kaj skriba): Ramsey Cardwell, Ramai Martin, Irvin Charles Terrell, Zachary VanDeventer
-
B2S (skriba): David Beck, Joshua Holzer
-
B2K (parola kaj skriba): Jayden Entenmann, Bianca Flowers, Carter (Kartero) Williams
-
C1K (parola kaj skriba): Logan Hall, Marcia Rego, Kevin Ring, Jonathan Thomas
-
C2S (skriba): Bill Maxey
-
C2K (parola kaj skriba): Orlando Raola
Plena multjara listo de sukcesintoj troviĝas ĉe Edukado.net.
Prepariĝo por KER-ekzamenoj estas utila sperto por lernantoj je ajna lingva nivelo. Perfektigu viajn lingvajn konojn, plibonigu vian parolkapablon, kaj profitu de ĉi tiuj ekzamenoj.
Plenaj informoj pri la KER-ekzamenoj haveblas ĉe Edukado.net.