Presita el Usona Esperantisto № 2022:4 (jul–aŭg)

Ĉu li bremsis sufiĉe?

Recenzo de la klasika krimromano de Claude Piron

Lasta ĝisdatigo: 2022-08-23
[figure]

Ĉu li bremsis sufiĉe? estas la dua libro en la prikrima “Ĉu-serio” verkita de Claude Piron kaj eldonita inter 1976 kaj 1986. La serio enhavas kvar romanojn kaj novelaron, publikigitajn sub la pseŭdonimo Johán Valano, kaj ankaŭ priseksan krimromanon, kiun Piron verkis sub la maldeca kaŝnomo Johán Balano. Ciferecaj versioj de la libroj haveblas rete en diversaj formatoj, ekzemple de Esperanto-Asocio de Britio (EAB), sed trovi presitajn ekzemplerojn povas esti malfacile. Feliĉe por legantoj kiuj preferas surpaperajn tekstojn ol surekranajn, EAB ĉi-jare publikigis trian eldonon de tiu verko, kaj surpaperaj ekzempleroj nuntempe facile haveblas de retaj librovendejoj.

La Ĉu-libroj prezentas Janon Karal, polican detektivon en la fikcia sanktavala distrikto. Lia nevo Stefano kelkfoje helpas lin en enketoj, sed neoficiale. En tiu ĉi rakonto, Stefano posteniĝas en la urbeto Valmu, kie li laboras malkaŝe kiel garaĝisto, sed kaŝe kiel spiono por sia onklo. Oni taskis al li malkovri informojn pri minacaj anonimaj leteroj ricevitaj de kliento de la garaĝo, eminenta arkitekto Aleksandro Jendrik. Sed dum Stefano restas en Valmu, Jendrik kaj la edzino mortas pro aŭtokraŝo veturante laŭ kurba montvojo. Sed ĉu la kraŝo estis vere akcidento? Ĉu Jendrik maltrafis ĝirejon pro distriĝo aŭ ia malsano? Aŭ ĉu temas pri malico?

Ĉi-lastan oni suspektus bonkiale. La mortinta arkitekto malamikigis al si plurajn grupojn de la valmuanoj, kiuj estas dividitaj per politikaj, religiaj, kaj kulturaj diferencoj. Jendrik estis respondeca pri tre malpopulara ŝoseoprojekto, kiu detruus najbaraĵon. Cetere, la lokaj albanoj malamis lin pro lia respektomanko rilate al iliaj enterigaj kutimoj. La kraŝo ankaŭ neverŝajnis akcidenta, ĉar Jendrik estis sperta veturisto, kiu bone konis la vojon, kaj ĉar mekanikistoj prizorgadis lian aŭton pli frue la saman tagon.

Alveninte en Valmu, Karal intervjuas multajn homojn—mekanikistojn, parencojn de Jendrik, malkontentajn albanojn, malapogantojn de la ŝoseoprojekto, ktp. Li malkovras multe da suspektinduloj, sed ankaŭ multe da alibioj. Kaj ju pli li enketas, des pli komplika fariĝas la afero. Montriĝas, ke multaj sanktavalanoj volas kaŝi ion de la polico – eĉ se tio ne estas ilia respondeco por la murdo de Aleksandro Jendrik.

Enketante, Karal ankaŭ uzas neordinaran procezon – sonĝadon. Miaopinie, rakonti sonĝojn ofte estas mallerta rimedo por enkonduki detalojn en romanoj. Sed ĉi-libre, la sonĝo ne malbonigas la rakonton, kaj la klarigo pri la procezo estas kredinda: Detaloj, kiujn Karal ne sufiĉe atentis maldorme, iutempe sciigas sin per sonĝo (p. 141). La enketmaniero estas aparte interesa pro la ekster-esperantuja kariero de Piron kiel psikologo.

Ankaŭ rimarkinda estas la dialekto, elpensita de Piron, kiun parolas la sanktavalanoj. Laŭ mi, se dialekto estas malfacile komprenebla, oni povas havi malagrablan legsperton. (Ekzemple, mi ne ĝuas legi la Hagrid-an dialekton en la romanoj pri Harry Potter.) Sed la nekutimaj formoj ĉi-libre estas tiel maloftaj kaj kompreneblaj, ke ili ne malĝuigas legadon. Trajtoj de la dialekto inkluzivas la jenajn: “sti” por “esti” (ekz. 20); oftan forlason de o-finaĵo (29, 83); infinitivon post prepozicioj (21, 125); kaj supersignon ĉe akcentita silabo (ekz. “barél” por “barelo,” 20; ankaŭ la pseŭdoniman personan nomon de la verkisto mem: “Johán”!). Piron ofte atentigis legantojn al sia dialektuzo: “‘Ĉu vere oni publike parolis pri lin murdi?’ Jano demandis streĉe, nekonscie uzante la postprepozician infinitivon tipan pri sanktavala dialekto” (21).

Piron ankaŭ signalas sanktavalan parolmanieron per la verbo “dialekti.” (Li estas la sola verkisto en la Tekstaro, kiu verbigas la o-vorton “dialekto.”) Aliaj rimarkindaj vortformoj, maloftaj aŭ neniam alie atestitaj Tekstare, inkluzivas verbajn formojn de “ĉu” (28) kaj la interjekcio “uf” (109) kaj ankaŭ la jenajn formojn: “unuvortis” (79) kaj “duvortis” (110); “koridoras” (92); “estmaniero” (41); “plejon” (45); “Stefanujo” (117); “uf-spiron” (146); “tritasa” (92); “bon-onkle” (91); kaj “pastre” (93). La vorta petolemeco de Piron multe kontribuis al mia legĝuo. (Legantoj interesitaj pri la pensoj de Piron pri vortformado eble ĝuus lian La Bona Lingvo.)

Ankaŭ petoleme, Piron verkas pri aspiranta verkisto, persono nomita Cezaro Birman, kiu volas publikigi krimromanojn sub la pseudonimo “Johán Valano” (136)!

Oni prezentis Birman/Valano al Karal kiel “libristo.” La termino estas ambigua – komparu “book guy” angle – kaj Piron atentigas pri la ambigueco en dialogo, kiu substrekas la flekseblecon de Esperanto:

“Mi ne volas esti maldiskreta,” mensogis Karal, kiam ĉiuj ree sidis, “sed vi prezentis s-ron Birman kiel libriston. Ĉu librovendiston aŭ libroverkiston? Mi alvenante nevole aŭdis frazon kiu starigis dubon en mi.”

“Vi tute ne maldiskretas”, respondis Cezaro Birman. “Mi estas triobla, speco de Sankta Triunuo…” – Rijoka ekridis – “profesie librovendisto, ŝatokupe librovoranto, fantazie libroverkisto” (134–135).

Mi tre ĝuis ĉi tiun krimromanon, kiu konvenas por progresantoj. Ĝia rakontintrigo amuzas, kaj mi ŝatas la petolemecon kaj lingvostilon de la verkisto.

Libroj en la Ĉu-serio:

  • Ĉu vi kuiras ĉine? (1976)
  • Ĉu li bremsis sufiĉe? (1978)
  • Ĉu li venis trakosme? (1980)
  • Ĉu ni kunvenis vane (1982)
  • Ĉu ŝi mortu tra-fike? (1982) (priseksa krimromano)
  • Ĉu rakonti novele? (1986) (novelaro)

Valano, Johán. Ĉu li bremsis sufiĉe? 3-a eldono. 168 paĝoj. Esperanto-Asocio de Britio, 2022. ISBN 978-0902756434. Ĉe Amazon.