Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)

Ŝikago, 2001

Lasta ĝisdatigo: 2022-02-23

Verkis Jurij Andruĥoviĉ; Elukrainigis Viktor Pajuk.

[figure]
Jurij Andruĥoviĉ.

Ĉu iam okazis al vi veturi en unu aŭto kun tri Mikaeloj samtempe? Mi unufoje tion spertis, kaj ĝi neforgeseblas.

Ĉe la stirilo sidis la unua Mikaelo – tiu, kiun en ĉi libro mi nomas mmn3. La dua Mikaelo estas aktoro, renoma. En tiu vojaĝo, dum la verkistaj kunsidoj li laŭtlegis fragmentojn el Perversio1, tradukitaj de la unua Mikaelo. Tie ĉi mi nomas lin Miĥal’, sed li tamen estas Mikaelo. La tria estas Michael Stipe, ĉefulo de la rokbando R.E.M., ĉeestanta nur kiel voĉo.

Al Ŝikago2 de nia kara Pensilvanio ni veturis preskaŭ dek horojn. Dumvoje Miĥal kelkfoje anstataŭigis ĉe la stirilo mmn3-on, por ke tiu iom ripozu. Miĥal iel transformiĝis: kapen li surtiris ledan ŝoforan kaskedon, kaj sur la manojn, same ledajn kaj same ŝoforajn gantojn. Mi diras nenion pri la nigraj ŝoforaj okulvitroj, same kiel pri la blanka Isadora3-ŝalo – ne nur koltuko, sed vera ŝalego. Tuj fariĝis klare, ke la homo estas sperta kaj ne unufoje sortobatita.

En Ŝikago ni pasigis du noktojn kaj, estinte tute plezurigitaj de tiu fantasta urbo kaj de ni mem, je tagmezo de la tria tago ni ekveturis pluen – al Urbana-Champaign. Rakonto pri ĝi mankas en tiu ĉi libro.

Dank’ al mmn3 ni sukcesis pri la loĝejo. Tio estas – pri ĝia troviĝo, en norda Ŝikago, sur strato Dearborne, je kelkaj ŝtupoj de la laga bordo kaj ial meze inter stratoj Goethe kaj Schiller, kvazaŭ ni efektive trovis nin ne en Ŝikago, sed en iu Vajmaro, Dachau aŭ Eisenach. Finfine, eĉ numero de la domo, kie ni tranoktis, estis diversflanke atentinda: 1331.

Kaj jen de tie, de la ĉefpordego de la domo n-ro 1331, kiu je la tagmezo de la tria tago mmn3 stiris nian prunteprenitan Ford Cherokee, al Urbana-Champaign estas nur de 140 ĝis 160 mejloj, t.e. du kaj duono – tri horoj da veturado, ĉiam suden, kaj iom okcidenten. Kaj ĉar nia sekvanta Perversio-spektaklo devos komenciĝi en la menciita Urbana je la sesa vespere, ni povis permesi al ni luksaĵon: eki ne pli frue, ol la unua. Ni faris tiel. Kurante antaŭen, mi diru, ke se ni estus ekveturinta duonhoron pli frue, ĉi rakonto ne aperus.

Sed dekomence ĉio okazis tute ne malbone. Ni forveturis, kiel devas esti, en direkton de Lake Shore Drive kaj ekis suden je sonoj de radio-ricevilo. Tiun tagon radiostacio informis ĝenerale pri du eventoj: pri tio, ke Slobo Miloŝeviĉ, subite kaptita en anticipe donita al li loĝejo, estis finfine fordonita de jugoslavoj al Okcidento; kaj pri eldono de la nova unukanta disko de R.E.M. – Imitation of Life. De tiu momento en la aŭto aperis la tria Mikaelo – tio estas, la voĉo de la tria Mikaelo. Mi memoras, kiel min ĝojigis ambaŭ novaĵoj. Kvankam la dua tamen pli, ĉar proksimiĝis apero de la nova R.E.M.-a albumo Reveal. Ni rapidis per aŭto laŭlonge de lago Miĉigano, printempo jam estis transpasanta la mezon de Marto, kaj ĉiuj radiostacioj elsendis Imitation of Life (“Imitadon de vivo”), tamen de parolist-anoncoj mi ŝajne aŭdis “Invitadon al vivo”4 – nu, vere, sen Antoniĉ okazas nenio. Nome la vivo invitis min kaj ĉiujn vivi plu.

Se vi delonge ne aŭskultis aŭ ne memoras ĉi kanton, nepre reaŭskultu ĝin. Dum ĝia sonado mi preskaŭ saltis sur la malantaŭa sidloko de tiu buseto.

Antaŭ la elirejo al Sankta Luiso ĉio estis ne tre malbone, kvankam ni devis esence malrapidiĝi pro neatendite densa trafiko survoje. Kaj kio tuj kaptis mian atenton – estis eĉ pli multaj veturiloj renkontotaj – ili vere rampis. ”Dio, ne permesu al oni trafi tiun obstrukcon”, – kvazaŭ antaŭvidis Miĥal’. Post proksimume unu mejlo ni devos preni alian elirejon, al Indianio kaj iri en aŭtovojon 94, de kiu baldaŭ eliri iomete dekstren sur aŭtovojo 57, kaj poste plenrapide traveturi cent dudek mejlojn antaŭen al elirejo por Urbana. Kaj ĝuste tie oni per radio elsendis urĝan anoncon, ke ĉiuj elirejoj de vojo 94 proksime de strato 95 estis blokitaj lige kun batala operacio de ŝikaga polico por neŭtraligi nekonatan kaŝpafiston, pafantan de sur tegmento de unu alta konstruaĵo en la najbareco de avenuo Perry kaj strato La Salle. La anonco ripetiĝis denove – kaj tiel klare, ke ni preskaŭ ekaŭdis kuglan fajfadon eksterfenestran. Post tio denove eksonis Imitation of Life, ĉi-foje iom pli drame ol antaŭe.

Pri kio temas ĉi kanto? Pri la malpleno de la ekstero? Kion Michael Stipe volis diri per tiuj ”ŝaradoj”, ”akvaj hiacintoj”, ”sukerkanoj” kaj ”holivudoj”? Kion li atentis per ”cinamo”? Mi ne entreprenas interpreti tiun verson, eĉ se ĝi sonis dekojn da fojoj en nia aŭto tiutage, kaj mi eĉ povis ripeti de tempo al tempo “c’mon c’mon no one can see me cry”. Ne, mi entreprenas interpreti ĝin, malgraŭ tio, ke tiu poemo – aŭ pli ĝuste, tiu kanto – nekredeble bone koincidis kun la situacio: Usono, aŭtovojoj, Ŝikago, freneza kaŝpafisto pafanta aŭtojn de ie, Marto, suno, ŝaradoj, akvaj hiacintoj, japanaj karpoj, orfiŝoj en basenaj bovlegoj, arestita Miloŝeviĉ.

Montriĝis, ke ni devos reveni al sankta-luisa elirejo kaj iri al aŭtovojo 55 anstataŭ 94. Tio plilongigos nian vojon je entute dek kvin mejloj, sed pli grave, devigos nin turniĝi kaj rampi en la ĝenerala fluo kun rapideco de ne pli ol duonmejlon hore. “Kaj urĝe ekdeziris tiu idioto pafi ĝuste hodiaŭ!”, koleris mmn3. Mi supozis, ke ĉio okazis pro ni, kiel citaĵo el Perversio, Stas Perfeckij kun sia fosilo elakviĝis en Ŝikago. Miĥal’ proponis ĉe la unua eblo eskapi de la ŝoseo kaj iri tra la urbo. Hezitante, mmn3 akceptis la proponon. Ja Miĥal’ estis la plej sperta kaj lerta inter ni ĉiuj.

Kaj tiel samtage ni, iom post iom pli malorientiĝintaj, ankoraŭ kelkajn horojn ĉirkaŭiris tra la urbo Ŝikago. Sed ne tra tiu kaj tia, kiun ni satrigardis en la apudlagaj distriktoj en la nordo. Ĉar tiu ĉi estis alia, terure alia urbo. Mi pensas, ke ni transiris Englewood-on: kadukaj aŭ tute forlasitaj domoj, dezertejoj kun montoj de elŝutita rubo, maldikaj aŭ, male, dikegaj homoj, kiuj simple sidis aŭ kuŝis sur trotuaroj, verandoj kaj peronoj, simple sidis, simple kuŝis, simple mortis. Nu, bone – kelkaj el ili ankoraŭ penis almozpeti de ŝoforoj ĉe trafiklumoj. Aŭ ludis basbalon sur krevinta asfalto. Ne necesas diri, ke ili ĉiuj havis nigran haŭton. Laŭ oficiala statistiko, en Englewood, 98 elcentoj de la loĝantaro estas nigruloj kaj 0,44 elcentoj – blankuloj. Mi ŝatus rigardi tiujn blankulojn! Ĝi ne estis Ŝikago, ĝi estis, ekzemple, Najrobo.

Ĝi estis vivo, ne, ne imitado, ho ve, sed ĝi estis vivo – malmola kiel basbalbatilo, nigra kiel nokto en plena taglumo kaj, kiel narkotilo, senkompata kaj deloga.

Ni alvenis al Urbana-Champaign je horo kaj duono malfrue.


Pri la aŭtoro

Jurij Andruĥoviĉ (n. 1960) estas populara ukraina verkisto kiu doktoriĝis (1994) pri verkaro de B.-I. Antoniĉ.

Leksikono de intimaj urboj estas lia kolekto de 111 noveloj-eseoj pri diversaj urboj de la mondo. Laŭ li, temas pri libro-puzlo, kie la nomoj de urboj estas nomoj de ĉapitroj, konsistigante multnivelan verkon – alivorte, “romanon kun geografio”. Ĉi tiu rakonto rezultis de lia vizito al Ŝikago en 2001.

  1. Nomo de romano (1996) de J. Andruĥoviĉ. 

  2. En PIV, la nomo aperas kiel Ĉikago

  3. Aludo al Isadora Duncan (1877–1927) – usona, angla, rusa dancistino, edzino de fama rus-sovetia poeto S. Jesenin. Dum aŭto-veturo ŝi estis sufokita per sia ŝalo. 

  4. Aludo al poemaro de Bohdan-Ihor Antoniĉ (1909–1937) Saluto de Vivo (1931).