Presita el Usona Esperantisto № 2020:3 (may-jun)

UEA petas subtenon por retaj projektoj

Lasta ĝisdatigo: 2020-07-25
[figure]

UEA fariĝis la oficiala aŭspicianto de la reta fonduso Instigo-Liberapay, kiu arigas en si plurajn gravajn projektojn: inkluzive de Eventa Servo, Komputeko, kaj tradukado de Telegram kaj WordPress en Esperanton. La fonduson starigis belgaj esperantistoj por subteni Esperanto-agadojn. Nun UEA alvokas la tutmondan komunumon subteni la fonduson. Inter la strategiaj agadoj por Esperanto estas:

  • Eventa Servo: senpaga servo de UEA kaj TEJO, kiu fariĝis unu el la plej popularaj retejoj en Esperantujo. Via subteno helpos daŭre funkciigi kaj plibonigi la retejon. Subtenu ĝin ankaŭ per aldono de viaj eventoj!

  • Komputeko: prikomputila terminokolekto, gvidata de E@I.

  • Tradukado de Telegram kaj WordPress al Esperanto. Gravas instigi al ĉiam aktuala traduko de tiuj kaj aliaj platformoj, kiuj utilas al esperantistoj kaj montras la uzatecon de Esperanto.

La fonduso celas akiri 50 eŭrojn semajne, kaj por kuraĝigi la komunumon UEA faris unuan donacon de 600 eŭroj por la jaro 2020 kiel bazan kontribuon. Bonvolu legi kiel eblas al vi kontribui.