Presita el Usona Esperantisto № 2020:3 (may-jun)

Mankato

Lasta ĝisdatigo: 2020-07-23
[figure]

Mankato estas urbo en suda Minesoto. Leganto Brandon Sowers afable atentigis nin pri ĝia senintenca esperanteco.

[figure]
Aŭ ĉu temas pri man-kato?

Bedaŭrinde mank-ato ne havas sencon, ĉar la netransitiva mank/i ne formas pasivajn participojn. Aktiva mank-anto estus tute bona, sed ve, al Mankato mankas kroma n. (Brandon supozas, ke Minnesota ŝtelis ĝin.)