Presita el Usona Esperantisto № 2020:3 (may-jun)

Kion fari pri propraj nomoj?

Lasta ĝisdatigo: 2020-08-14

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. Leginte viajn respondojn, ni faros resumon de la diversaj provoj, kune kun reagoj, komentoj, kaj proponoj.

Tradukante tekston el fremda lingvo en Esperanton, kion ni faru pri propraj nomoj? Ĉu ni “esperantigu” ilin por internacia legantaro, aŭ ĉu ni konservu ilin senŝanĝe? En nia defio el Mary Poppins (№ 2020:1) aperas la roluloj Jane, Michael, kaj kompreneble Mary Poppins mem. Iliaj nomoj ne bone konformas al la skribsistemo de Esperanto, do neanglalingvaj legantoj eble ne scios, kiel prononci ilin.

Jam ekzistas konataj esperantigoj por la personaj nomoj: Johana (aŭ eble Jana?), Miĥaelo, kaj Maria. Sed kio pri Poppins? Eble ne sufiĉas simple kapti la sonojn (ekz. Popinz), ĉar supozeble la nomo estas ankaŭ vortludo: la rolulo abrupte pops in (ekaperas).

Kiel oni elektis redoni la nomon en aliaj lingvoj? En la okcidenteŭropaj lingvoj, ŝajnas ke la nomo Mary Poppins restas senŝanĝa. Sed en la korea, ŝi nomiĝas 메리 포핀스 [meli popinseu], kaj en la mandarena, 瑪麗·包萍 [mǎlì·bāo píng]!

Vidante tiajn “ŝanĝojn” en amata klasikaĵo, anglalingvanoj foje sentas la harojn hirtiĝi. Ekzemple, kiam William Auld esperantigis la nomojn Sherlock Holmes kaj Dr. Watson en La ĉashundo de la Baskerviloj (2008), iuj grumblis: “Aĥ! ‘Ŝerloko Holmso’? ‘D-ro Vatsono’?! Kiel ĝene! Kial la tradukisto ne respektis la originalon?”

Estas tre facile opinii tiel, aparte kiam oni bone konas verkon en ties originala lingvo. Sed Esperanto estas lingvo por internacia legantaro, kaj tradukanto devus respekti ne nur la originalon, sed ankaŭ la legantaron, ĉu ne? Nu, jen la respondo, kiun Auld mem donis en sia antaŭparolo:

Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj – plej grave – akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute. Alilandula fuŝprononco de anglaj propraj nomoj nur konfirmas por mi mian sintenon.

En la kazo de Dr Watson (tiel), la nomo mem jam ŝajnas havi akuzativan finaĵon, kio estas maloportuna (ĉu Dr Watson’on – ba!), do mi uzas: doktoro Vatsono. Vivanta homo eble havas rajton al sia nomo, sed tio ne nepre validas kaze de fikcia kreaĵo. Ni devas liberigi nin de imponiĝo antaŭ la nomaj ideogramoj, kaj restarigi la fluantecon de nia ŝatata lingvo!

Nia defio el Mary Poppins vekis la intereson de tri kuraĝaj legantoj, BA, RH, kaj JN, kiuj ĉiuj bone laboris. Dankon al ili! Neniuj elektis esperantigi la proprajn nomojn, do en nia sinteza teksto ni lasas ilin senŝanĝaj.

Jen kelkaj esprimoj por kiuj ili proponis malsamajn solvojn, kune kun niaj komentoj:

As it did not seem — Plej taŭgas la propono de JN, Ĉar ne ŝajnis. Por doni iomete pli “formalan” senton al la frazo, ni eble eĉ dirus Pro tio, ke ŝajnis …

though she sniffed a great deal — Oni proponis multe snufis, enflaris multe, kaj multe snufadis. Eble pli taŭgas snufetis, ĉar snufi estas forta, brua ago, kaj la ideo en la teksto estas ŝajne pli delikata.

could not restrain himselfne povis reteni sin, ne plu povis deteni sin. Ambaŭ bonaj, sed ni preferas la proponon de RH, ne povis bridi sin.

“What a funny bag!” — La propono drola sako (RH) estas interesa. Tamen la sako ŝajne ne estas komika, sed nur nekutima. Kurioza (BA, JN) kaptas la ideon, sed ĉu tio estas la ĝusta lingvotavolo por infano? Michael povintus nomi la sakon curious en la anglalingva originalo, sed li elektis funny. Do eble pli taŭgas stranga, neordinara, aŭ nekutima.

“Carpet,” said Mary Poppins — Du proponis “Tapiŝo”. Sed eble en ĉi tiu kunteksto pli taŭgas “Tapiŝa” (BA).

To carry carpets in, you mean? — La esprimo you mean? estas supozeble mallongigo de “is that what you mean(t) to say?” aŭ simile, do oni prave proponis vi volas/intencis/celas diri. Sed la anglalingva esprimo estas tiel mallonga, ke en praktiko ĝi funkcias kiel ĉu. Do eble ni simple dirus, Ĉu, do, por porti tapiŝojn?

No. Made of. — La propono de JN estas bona redono: Ne. El.

But he didn’t—quite. — Ĉiuj tradukis per tute, sed ĉu eble tro laŭvorte? Kio pri: Sed li ne komprenis, efektive?

Jane and Michael were more than surprisedmulte surpriziĝis, kun granda surprizo. Plej plaĉas al ni miregis (RH).

“Why”, said Jane, there’s nothing in it! — Du proponis “Ho,” diris Jane. Laŭ ni, la ĝusta senco ĉi tie estas “Sed, …” (JN).

and looking as though she had been insulted — Du proponoj uzis kvazaŭ oni, sed eble pli bona elekto estus kun mieno de iu, kiun oni mallaŭdis.

And with thatdirinte tion, tion dirinte, kaj post tio. Eblas ankaŭ la simpla tiam.

Next she unpacked a large cake of Sunlight Soap — Plaĉas al ni elpakis (RH), elprenis (BA).

a box of throat lozenges — Du elektis tablojdoj, sed ĉar tablojdo estas ĝenerala termino por medikamento, ili aldonis priskribojn: suĉtablojdoj kontraŭ gorĝdoloro, gorĝaj tablojdoj. Pli fundamenta vorto por tia medikamento estas pastelo. RH proponis lozanĝoj, kaj ankaŭ tio estas tute bona. Ni dirus kontraŭtusaj pasteloj/lozanĝoj.

Jane and Michael stared.fiksrigardis, rigardegis, rigardis ŝtoniĝinte. Ni eble dirus simple gapis.

Hush!Ĉit! (RH) estas tre bona propono.

He wrinkled up his nose. – JN donis eble la plej trafan proponon, Li sulketis la nazon. Ni tamen scivolas, ĉu la ideo de “sulketiĝinta nazo” estas internacie konata.

En la Tekstaro de Esperanto ni trovas multajn sulkiĝintajn brovojn, fruntojn, vizaĝojn, kaj eĉ okulojn … sed neniujn nazojn. Supozeble la priskribita mieno estas internacie konata, sed malsamaj kulturoj konceptas ĝin malsame. En la itala, ekzemple, temas pri nazo tordita.

Ĉu taŭgas grimacetissulketis la frunton? Eble tro ĝeneralaj: sulkiĝinta frunto esprimas vastan gamon da emocioj (frustriĝon, ĉagrenon, doloron, ktp) sed la wrinkled up nose de Michael esprimas ion multe pli specifan.

Oni povus klarigi la signifon de la mieno sen priskribi ĝian aspekton, ekz. li mienis malŝate. Tute en ordo. Sed simile, anstataŭ miaŭi kaj heni oni povus diri katbleki kaj ĉevalbleki. La signifo estas la sama, sed la gusto iom perdiĝas, ĉu ne?

En la libro Kiel diri? Praktika esperanta frazeologio (1983) Lentaigne proponas la esprimon kuntiri la nazon. Ĉu pli internacie konata ol sulket(ig)i? Eble … sed ni ne certas.

Michael suddenly discovered — Plej trafa inter la proponoj estas subite konstatis (BA). Ankaŭ taŭgus subite ekkonsciis.

Jen la traduko sinteza:

Ĉar ne ŝajnis, ke Mary Poppins diros ion plu – kvankam ŝi multe snufetis – ankaŭ Jane restis silenta. Sed kiam ŝi kliniĝis por malfermi sian sakon, Michael ne povis bridi sin.

“Kia stranga sako!” li diris, pinĉante ĝin per la fingroj.

“Tapiŝa”, diris Mary Poppins, metante ŝlosilon en la seruron.

“Ĉu, do, por porti tapiŝojn?

“Ne. El.”

“Ho”, diris Michael. “Mi komprenas”. Sed li ne komprenis, efektive.

Tiam la sako jam estis malfermita, kaj Jane kaj Michael miregis trovi ĝin tute malplena.

“Sed”, diris Jane, “estas nenio ene!”

“Kion vi celas per ‘nenio’?”, demandis Mary Poppins, rektiĝante kun mieno de iu, kiun oni insultis. “‘Nenio ene’, vi diras?”

Kaj tiam el la malplena sako ŝi prenis blankan, amelitan antaŭtukon, ligante ĝin ĉirkaŭ la talion. Poste ŝi elprenis grandan sapobrikon, dentrobroson, paketon da harpingloj, parfumbotelon, etan faldeblan brakseĝon kaj skatolon da kontraŭtusaj lozanĝoj.

Jane kaj Michael gapis.

“Sed mi vidis”, flustris Michael. “Ĝi estis malplena.”

“Ĉit!” diris Jane, dum Mary Poppins elprenis grandan botelon kun etikedo: “Unu kuleron antaŭ enlitiĝo”.

Kulero estis fiksita ĉe la kolo de la botelo, kaj en tiun Mary Poppins verŝis malhelan, karmezinan likvon.

“Ĉu tio estas via medikamento?” demandis Michael kun granda intereso.

“Ne, la via”, diris Mary Poppins, prezentante la kuleron al li. Michael rigardis ĝin. Li kuntiris la nazon. Li komencis protesti.

“Mi ne volas ĝin. Mi ne bezonas ĝin. Mi rifuzas!”

Sed la okuloj de Mary Poppins fikse rigardis lin, kaj Michael subite konstatis, ke oni ne povas rigardi al Mary Poppins kaj malobei ŝin.


La nova defio

Denove temas pri fontoteksto anglalingva; via tasko estas traduki ĝin en Esperanton. (En paraj numeroj de la bulteno aperas tekstoj en Esperanto; en neparaj, tekstoj en la angla.) Memoru: ne necesas traduki la tuton; ni kuraĝigas vin ataki ĉion, kompreneble, sed ni ĝoje akceptos ankaŭ fragmentojn. Do ne hezitu provi!

La teksto venas el la furora sciencfikcia romano Little Brother de Cory Doctorow, kiu eldoniĝis en 2008:

I’m a senior at Cesar Chavez high in San Francisco’s sunny Mission district, and that makes me one of the most surveilled people in the world. My name is Marcus Yallow, but back when this story starts, I was going by w1n5t0n. Pronounced “Winston.”

Not pronounced “Double-you-one-enn-five-tee-zero-enn”—unless you’re a clueless disciplinary officer who’s far enough behind the curve that you still call the Internet “the information superhighway.”

I know just such a clueless person, and his name is Fred Benson, one of three vice-principals at Cesar Chavez. He’s a sucking chest wound of a human being. But if you’re going to have a jailer, better a clueless one than one who’s really on the ball.

“Marcus Yallow,” he said over the PA one Friday morning. The PA isn’t very good to begin with, and when you combine that with Benson’s habitual mumble, you get something that sounds more like someone struggling to digest a bad burrito than a school announcement. But human beings are good at picking their names out of audio confusion—it’s a survival trait.

I grabbed my bag and folded my laptop three-quarters shut—I didn’t want to blow my downloads—and got ready for the inevitable.

“Report to the administration office immediately.”

La redakcio (trovu la adreson en la kolofono) akceptos vian tradukon ĝis la 15-a de Novembro. Ne necesas sendi plenan tradukon, se vi ne kapablas aŭ volas; ni akceptos fragmentojn. Sed ĉiuokaze bonvolu sendi nur unu tradukon, ne plurajn diversajn provojn.