Presita el Usona Esperantisto № 2020:1 (jan-feb)

Usonano gajnas duan premion en internacia filmkonkurso

Lasta ĝisdatigo: 2020-02-29
[figure]
Atlantano Brandon Sowers intervjuiĝas dum kluba renkontiĝo ĉe teatraĵo.

Pasintjare, UEA kun Ĉina Radio Internacia (ĈRI) lanĉis la filmkonkurson Mia asocio, mia urbo por diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo, omaĝe al la 55-jariĝo de la Esperanta disaŭdigo de ĈRI. La konkurso sukcesis varbi 35 filmojn pri 30 urboj kaj asocioj en 15 landoj. Laŭ decido de la juĝa komisiono, UEA disdonis la unuajn premiojn (po 500 eŭrojn) al:

  • 1-a loko: Minga Guazú, de Alexandra Mendieta (Paragvajo);
  • 2-a loko: Atlanto, Georgio, de Alekso Miller (Usono);
  • 3-a loko: Taŝkento, de Gafur Mirzo (Uzbekio).

La premiita filmo de Alekso aperas en la Youtube-kanalo de UEA.