Presita el Usona Esperantisto № 2020:1 (jan-feb)

Pli da informo pri UK en La Riverego

Lasta ĝisdatigo: 2020-02-28
[figure]

La Riverego estas la revuo de Esperanto-Societo Kebekia (ESK). En 2019 aperis speciala “mikronumero” pri la venonta UK en Montrealo. Redaktoro Ĵenja Amis informas, ke ekde tiam aperis du aliaj mikronumeroj kaj unu plena numero (1MB PDF-dosiero). Indas esplori ilin, aparte se vi planas partopreni en la kongreso!