Presita el Usona Esperantisto № 2019:1 (jan-feb)

Nova retejo en simpla Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2019-02-28
[figure]

Lastatempe aperis la retejo uea.facila, kies celo estas prezenti la Esperanto-movadon al novaj esperantistoj per facila lingvaĵo. Tial ĝi estas taŭga por lernantoj, sed espereble ĝiaj mallongaj artikoloj povus esti interesaj ankaŭ por pli spertaj esperantistoj. Ĝi estas senpage abonebla, do ne necesas esti membro de UEA por legi ĝin kaj komenti.

Estas grave, ke la legantoj ne nur pasive legu, sed sentu sin parto de la afero, do ili havas eblecon komenti sub la artikoloj, prezenti sin en la paĝo Niaj legantoj, kaj sendi mallongajn raportojn kaj fotojn pri lokaj agadoj.

La facila lingvaĵo de la artikoloj estas bazita sur la iama vortlisto de Kontakto, nun reviziita.

La ĉefredaktoro estas Anna Löwenstein, kaj jam formiĝis tuta reto de kunlaborantoj. Emilio Cid, estrarano de UEA, subtenis la projekton ekde la komenco, kaj estas grave mencii la kontribuon ankaŭ de ESF, kies subvencio necesis por ricevi la helpon de profesia programisto.

Por kontentigi la bezonojn de la novaj esperantistoj, Anna Löwenstein ekrilatis kun ILEI kaj Stano Marček, la redaktoro de la revuo Juna Amiko. Tekstoj el Juna Amiko aperos en uea.facila kaj inverse. Jen pozitiva kunlaboro.