Presita el Usona Esperantisto № 2019:1 (jan-feb)

Printempa Esperanto-Renkontiĝo 2019

Lasta ĝisdatigo: 2019-02-13
[figure]

La Printempa Esperanto-Renkontiĝo (PER) okazos de la 26-a ĝis la 28-a de Aprilo, proksime al Boone, Norda Karolino.

Ĝuu semajnfinon en la bela montaro de Norda Karolino kun ni kaj la fama instruisto Tomaso Alexander. Ni klopodos uzi nur Esperanton kaj ni manĝos, kantos, promenos, ekkonos novajn amikojn kaj distros nin. Vizitu nian retejon por pli da informado kaj por aliĝi.

Kosto: Nur $200 - La sumo inkluzivas loĝadon, manĝaĵon, kaj malgrandan honorarion por Tomaso.

Ni antaŭĝuas dividi la semajnfinon kun vi.