Presita el Usona Esperantisto № 2019:1 (jan-feb)

La neuzita sekurzono

Lasta ĝisdatigo: 2019-02-13
[figure]

Inspektisto Jakobo Umilet kaj Profesoro Elija Ŝibolet estis survoje inter la urboj Haveno kaj Bonuma. Manĝinte refreŝigan tagmanĝon, ili decidis aŭti supren laŭ la monto Ĉielskrap. Sed post mallonga veturo, Umilet abrupte stiris zigzage kaj bremsis la aŭton, preskaŭ elĵetante profesoron Ŝibolet tra la ventŝirmilo. Sekurzonoj tamen tenis ilin sekuraj en siaj seĝoj.

La kialo por la kriza ekhalto estis terure evidenta. Ruĝa sportaŭto rapidis malsupren al ili laŭ la longa, monta vojo. La aŭto ŝajne ne estis stirebla. Ĝi preterflugis ilin, frakasante barilon.

La kraŝo ne haltigis la aŭton, sed ĵetis la stirinton supren. Dum momento li ŝajnis ŝvebi en la aero … antaŭ la neevitebla falo. Kaj li kaj la aŭto malaperis en ravinon.

Ŝibolet kaj la inspektisto rapide eliris sian aŭton kaj grimpis malsupren. La stirinto estis klare mortinta; lia korpo estis rompita kaj sangokovrita. Ĉirkaŭ 30 metrojn for kuŝis la aŭto, tute detruita.

“Strange”, murmuris inspektisto Umilet, indikante neuzitan sekurzonon. Ĝi kuŝis sur la stirista seĝo en flako de freŝa sango.

Ŝibolet murmuris. “Nu, mi dubas, ĉu la zono povintus savi lian vivon.”

“Mi devas telefoni al la ŝtata polico”, diris la inspektisto. “Unu plia trafikmorto ĉi-jare. Ĉu vi supozas, ke li endormiĝis dum stirado?”

“Ne”, respondis Ŝibolet. “Oni murdis lin.”

Kiel Ŝibolet scias, ke temas pri murdo? Se vi havas supozon, sendu nur unu solvon al redakcio (adresojn trovu en la kolofono) antaŭ la 15-a de Aprilo. Inter la solvintoj ni lotumos $5-rabaton de la retbutiko.