Presita el Usona Esperantisto № 2019:1 (jan-feb)

Mez-Kanada Renkontiĝo venos al Kingstono

Lasta ĝisdatigo: 2019-02-14
[figure]

Aliĝu nun por MeKaRo en Kingstono, Ontario; ĝi okazos de la 18-a ĝis la 20-a de Majo 2019.

La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) estas turisma semajnfino kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en Majo, t.e., la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario.

Ĉiuj informoj aperas en la retejo de MeKaRo.