Presita el Usona Esperantisto № 2018:3 (maj-jun)

Nikvo Woods, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-06-20

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Dum ni finpretigas la ĉi-jaran Landan Kongreson, mi ŝatus uzi ĉi tiun spacon por dankegi la aliajn anojn de la Loka Kongresa Komitato:

  • Jordon Kalilich
  • Ben Speakmon
  • Janjo Pacejo
  • Chuck Mays
  • kaj, kompreneble, nian sentiman prezidanton, Filipo Dorcas

sen viaj sperto kaj laboro, la tuta afero ne povus okazi, do dankegon!