Presita el Usona Esperantisto № 2018:3 (maj-jun)

Charlotte Burton, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-06-20

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Laŭ la nuna progreso, antaŭ ol vi legas ĉi tion, mi finis skribadon de malneto de nova lernolibro pri Esperanto: Esperanto For All. Mi intencas kunporti ĝin kun mi al NASK kaj la Landa Kongreso en Julio. Dum mi skribas ĉi tion, 14 el planita 18 ĉapitroj jam finiĝis, kaj la ceterajn kvar mi skribos dum la venontaj semajnoj. La lernejo, kie mi estas instruisto, ĵus finis sian jaron kaj komenciĝis la someraj ferioj, kaj mi uzos la liberan tempon por fini la malnetan lernolibron kaj pretiĝi por NASK kaj la kongreso. Vidu la unuan malnetan ĉapitron.

Plue, plaĉas al ni anonci, ke ni jam donis stipendiojn al pli ol tridek homoj por helpi ilin pri la kostoj ĉeesti NASK kaj/aŭ LK. Ni antaŭĝojas vidi vin tie dum Julio!