Presita el Usona Esperantisto № 2018:1 (jan-feb)

Korespondi deziras

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-02
[figure]

Mi nomiĝas Dominique Baron kaj loĝas en Tours, Francujo. Mi instruas Esperanton en la Instituto Notre-Dame La Riche al kvar junaj knaboj. Tri havas 11 jarojn kaj unu havas 13 jarojn. Ili estas komencantoj. Por ke ili sciu, ke Esperanto estas vere internacia, mi petas vin, se vi bonvolas, sendi al ili poŝtkarton de via lando. Tiamaniere, ankaŭ la tuta Instituto scios pri Esperanto.

Institution Notre Dame La Riche
à l’attention de Dominique Baron
30 rue Delpérier
B.P. 5813
37058 Tours Cedex 1
France