Presita el Usona Esperantisto № 2018:1 (jan-feb)

ESF liveras universitatan subtenon

Lasta ĝisdatigo: 2018-02-19
[figure]

Signifa donaco de la fonduso Esperantic Studies Foundation (ESF) helpis certigi la estontecon de studoj pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe unu el la ĉefaj nederlandaj universitatoj. La tuta sumo de 27 000 USD (21 700 eŭroj), estos uzata por certigi la estontecon de la katedro pri Esperanto kaj Interlingvistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo.

“Por usonaj universitatanoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj rilataj fenomenoj”, komentis Humphrey Tonkin, prezidanto de ESF, “la amsterdama katedro estas brila ekzemplo de tio, kion oni povas atingi en intelekte malferma medio, kie lingvistikaj fenomenoj estas serioze pritraktataj. La fakto, ke Esperanto kaj interlingvistiko estos daŭre reprezentataj en Amsterdamo, helpos plifortigi studojn en tiuj ĉi kampoj ankaŭ aliloke”.

La katedro, nun okupata de profesoro Federico Gobbo de Italujo, havas longan kaj elstaran historion. Esperanto kaj interlingvistiko, kutime instruataj kiel branĉo de lingvistiko, inkluzivas la studon de planlingvoj kaj ilia socia kaj lingvistika kunteksto.