Presita el Usona Esperantisto № 2018:1 (jan-feb)

La ŝtelanta klaŭno

Lasta ĝisdatigo: 2017-03-05
[figure]

En nia lasta enigmo, La ŝtelanta klaŭno, okazis mistera ŝtelo ĉe cirko. Iu eniris la ruldomon de trapezisto Pandoro, batis ŝin sur la kapon de malantaŭe, kaj ŝtelis ŝian monon. Barbara la barbulino akuzis Ridigon la klaŭno. Sed Ridigo deklaris sin senkulpa. Kiun kredi?

Prof. Ŝibolet rimarkis, ke la batilo estas metala kuirpoto. Kaj Ridigo estis vestita en komika kavalir-kostumo farita el potoj. Tamen Ŝibolet akuzis ne Ridigon, sed Barbaran! Kial?

Ĉi-foje, ĉiuj niaj detektivoj sukcese divenis la solvon. Jen unu klarigo, danke al detektivo Jorge Rafael (“Rafa”) Nogueras:

Ŝiboleto sciis, ke la klaŭno ne kulpis, pro tio ke li estis ankoraŭ vestita en sia bruega kavalira kostumo el metalaj potoj kaj patoj: certe, se li estus ŝtelirinta en la ruldomon de Pandoro, […] ŝi estus aŭdinta la tintegadon kaj klakegadon de la kostumo. Pli verŝajne Barbara frapis Pandoron per metala kuirpoto kaj provis kulpigi Ridigon.

Ĝuste. Ankaŭ sukcesis Ellen Eddy, Abraham Palmer kaj John Thomas. Gratulon al ĉiuj! En la ĉi-numera lotumado gajnas Abraham kaj John, kiuj ricevos po unu premion: $5-rabaton de la retbutiko de E-USA.