Presita el Usona Esperantisto № 2018:1 (jan-feb)

Forpasis William Goldsmith

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-01
[figure]
William Goldsmith

William (Vilĉjo) Goldsmith, antaŭa membro de E-USA, forpasis la 19-an de Novembro 2017 je la aĝo de 80 jaroj. Li estis esperantisto ekde la jaro 1987. Profesie li estis misiisto en Bolivio (kvin jarojn), Porto-Riko (dek tri jarojn) kaj la Dominika Respubliko (du jarojn).

En Usono li estis pastoro kaj misiisto en suda Teksaso ĉe la landlimo kun Meksiko (dek ok jarojn), kaj pastoro de hispana preĝejo en Arkansaso (sep jarojn). Post la emeritiĝo, li daŭris en studado de Esperanto kaj havis preskaŭ 200 retpoŝtajn amikojn ĉirkaŭ la mondo.

Li kontribuis multajn artikolojn al la eldonaĵo Dia Regno dum la lastaj ses jaroj. Kiam li translokiĝis al Olympia, Vaŝingtonio, li membriĝis en la loka Esperanto-grupo kaj multe kontribuis. Lia vidvino diris al mi: “Lia unua pasio estis instrui la Biblion, sed lia dua pasio estis Esperanto.”