Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Paige Feldmann, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-30

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Je la 23-a de Septembro, Prezidanto Filipo Dorcas okazigis “AMA”-eventon (“Demandu min pri io ajn”) en la retejo Reddit. Diversaj homoj demandis pri kiel la estraro planas kreskigi la movadon, kiel trovi lokajn klubojn, kaj kiel la estraro plibonigos nian organizon. Filipo intencas okazigi alian AMA-eventon baldaŭ. Vizitu la Reddit-eron de Esperanto-USA, kie troviĝas la tuta dialogo de la evento.

On September 23rd, President Phil Dorcas conducted an AMA (“Ask Me Anything”) event on the website Reddit. Various people asked how the board plans to grow the Esperanto movement, how to find a local club, and how the board will improve E-USA. Phil plans to hold another AMA soon. Visit the Esperanto-USA subreddit, where you can find a complete record of the event.