Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

Du prelegoj pri Esperanto en Novjorko

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-30
[figure]

La finaj du prelegoj en la prelegserio Tivadar Soros prezentos profesoron Nico Israel (13 Oktobro) kaj eldoniston Ulrich Becker (10 Novembro). Ambaŭ prelegoj okazos ĉe City University of New York Graduate Center en Novjorko.

Militopucos: James Joyce and Universal Language estos la temo de la prelego de prof. Israel. Li priskribas la prelegon kiel “diskuton de ĉerpaĵoj Esperanto-rilataj en la romanoj de James Joyce Ulysses kaj Finnegans Wake, ĉi tie traktataj de neesperantista literatura esploristo. Laŭtemaj estas la pozicioj de Joyce rilate arton, lingvon, kaj geston dum milita epoko.” Israel estas profesoro de angla literaturo ĉe CUNY Graduate Center kaj Hunter College.

La temo de la prelego de Ulrich Becker estos Esperanto estas (ne) morta: Pri la daŭra fendo inter la percepto de Esperanto kiel lingvo sen kulturo kaj ĝiaj eksterordinaraj kulturaj atingoj. Li aldonas: “Tra la historio de Esperanto, ĝiaj adeptoj devis fronti kritikon, ke ili disvastigas lingvon kiu ne kapablas evoluigi daŭripovan kulturon ĉar ĝiaj parolantoj ne estas etne aŭ kulture difinebla grupo, nek bazita en geografie unueca areo. La efektivaj kulturaj atingoj de Esperanto parolas tute alimaniere – rilate la grandan kulturan produktadon ene de la Esperanto-movado kaj la signifan kulturan efikon kiun Esperanto havas en la vasta mondo. La prelego donos atenton, interalie, al la kampo de eldonado en Esperanto.”

Becker estas estro de Mondial, kiu eldonas librojn en kaj pri Esperanto kaj aperigas unu el la ĉefaj literaturaj revuoj de la movado. Li estas aŭtoro de prozo kaj poezio en Esperanto kaj la germana, estis kunfondinto de la Germana Societo pri Interlingvistiko kaj laboris kiel administranto, organizanto kaj redaktoro en naciaj Esperanto-organizaĵoj.

La prelegserio honoras la memoron de Tivadar Soros, kies du verkoj en Esperanto, Modernaj Robinzonoj kaj Maskerado ĉirkaŭ la morto, priskribas liajn spertojn en respektive la Unua kaj Dua Mondmilitoj. La prelegoj, prezentitaj en la angla, prezentas la laboron de pluraj fakuloj el la regiono de Novjorko kiuj aktuale esploras pri Esperanto kaj planlingvoj.

Pli da informo haveblas ĉe soroslectures.org.