Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

Nova bulteno lanĉiĝas; alia reviviĝas

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-30
[figure]

Esperantic Studies Foundation (ESF) lanĉis novan anglalingvan retbazitan bultenon, kiu disponigas informojn kaj ĝisdatigojn en la kampoj de planlingvoj, interlingvistiko kaj lingvoplanado. La bulteno, Information for Interlinguists, enhavos detalojn pri eventoj kaj novaj publikaĵoj, raportojn pri lastatempaj konferencoj, kaj ĝi disponigos informojn por universitatanoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri interlingvistiko kaj rilataj kampoj.

La unua bulteno, redaktita de Asya Pereltsvaig, Ĵenja Amis kaj Humphrey Tonkin, estas nun havebla en la retejo de ESF. Oni planas aperigi la bultenon trifoje jare. Se vi interesiĝas ricevi ĉiun novan numeron retpoŝte kiel ligilon, bv. mendi ĝin skribante al ifi@esperantic.org.

La anglalingva bulteno disponigos la saman enhavon kiel la jam delonge ekzistanta kaj respektata Informilo por Interlingvistoj, redaktita dum multaj jaroj de Detlev Blanke, kiu forpasis pasintjare. La tri redaktoroj estos respondecaj pri ambaŭ publikaĵoj. Informilo por Interlingvistoj estas publikaĵo de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) eldonata sub la aŭspicioj de ESF.

D-ro Blanke, kiu emeritiĝis antaŭ iom da tempo de sia posteno kiel preleganto pri interlingvistiko ĉe la universitato Humboldt en Berlino, redaktis la kolekton de 99 numeroj de Informilo por Interlingvistoj. La 100-a numero, kiu konsistas el la indekso de ĉiuj 99 numeroj, estas havebla rete. Pluraj el la antaŭaj numeroj estas haveblaj en la retejo de ESF, kiu nun kolektas la mankantajn numerojn kaj baldaŭ metos ankaŭ ilin en retan arĥivon.

La unua numero sub la nova redaktoreco ĵus aperis rete. Se vi ŝatus ricevi informon pri ĉiu nova IpI-numero, kun ligilo, bv. skribi al ipi@uea.org.

La bultenoj, kompreneble, estos tiom bonaj, kiom la informoj, kiujn ni ricevas. Bv. sendi al ni novaĵojn, notojn pri konferencoj, detalojn pri la rilataj lastatempaj publikaĵoj, ktp: ifi@esperantic.org.