Presita el Usona Esperantisto № 2017:4

Forpasis Angela (Anjo) Harlow

Lasta ĝisdatigo: 2017-08-30
[figure]

Anjo Harlow estis longtempa membro de la sanfranciska grupo SFERO, edzino, helpanto, kaj vidvino de Don Harlow. Ŝi estis dum pasintaj jaroj Prezidanto kaj estrarano de ELNA (nun E-USA), kaj ŝi helpis en la Centra Oficejo kiel Arĥivisto de la organizo.

Ŝi ofte organizis piknikojn por la loka grupo, en parko apud boat-haveno aŭ en la Publika Merkato de Emeryville, kie estis multaj malgrandaj manĝprovizistoj kaj spaco por festi la zamenhofan naskiĝdatrevenon. Tie SFERO-membroj ĝuis lude kunveni kaj montri al la mondo ke Esperanto ankoraŭ floras.

En ŝia paĝo de Facebook aperis la jena mesaĝo, kiu bone esprimas ŝian spiriton:

Kun malĝojo ni sciigas, ke Angela Harlow mortis la 11-an de Julio 2017, en ĉeesto de familianoj. Ŝi aprezis la amon, kiun oni montris al ŝi antaŭ tio, kaj ŝi petis, ke ne estu servoj, monumentoj, kartoj aŭ floroj.

“La vivo estis bona kun amaj kaj bonkoraj homoj ĉirkaŭ mi. Mi ĝojas, ke vi estis en mia vivo. Se vi nun malgajas, mi preferus, ke vi trovu ĜOJON kaj tiel memoru min.” —Anjo