Presita el Usona Esperantisto № 2017:3

La murdita edzino

Lasta ĝisdatigo: 2017-06-30
[figure]

En komforta antaŭurba hejmo, Profesoro Ŝibolet ĵus ekzamenis la kadavron de sinjorino Debora deVoj. Ĝi kuŝis sur sofo en la salono. “Iu batis sinjorinon deVoj ĉe la malantaŭo de ŝia kapo tri aŭ kvarfoje per la tenilo de tiu ĉi pistolo”, li diris.

La pafilo kuŝis surplanke apud la kadavro. Ŝerifo Nebulet zorge faligis pulvoron sur la armilon por trovi fingrospurojn.

“Mi telefonis al la edzo, kiu estis ĉe sia oficejo, kaj diris nur ke li tuj iru hejmen”, diris la ŝerifo. “Mi ne ŝatas peri malbonan novaĵon. Ĉu vi faros?”

“Jes, mi faros”, respondis Ŝibolet, eksidante sur brakseĝo. Mortenketisto forportis la kadavron el la ĉambro. La ŝerifo alportis seĝon el la kuirejo, kaj ili ambaŭ atendis sinjoron deVoj.

La ambulanco forveturis ĝuste kiam sinjoro deVoj alvenis. Li eniris la salonon kaj demandis, “Kie estas Debora? Kio okazis?”

“Bedaŭrinde mi devas informi vin”, diris Ŝibolet, ekstarante, “ke iu murdis ŝin antaŭ proksimume tri horoj. Via servistino trovis la kadavron kaj vokis la ŝerifon.”

Ŝerifo Nebulet stariĝis, tenante plastan sakon, kaj diris, “Mi ne trovis fingrospurojn sur la pafilo. Mi sendos ĝin al la polic-laboratorio.”

La vizaĝo de sinjoro deVoj ruĝiĝis kaj li kolere diris, “Vi nepre trovu la aĉulon kiu mortklabis Deboran. Kiel rekompencon mi donos dudek-kvin mil dolarojn!”

“Ŝparu vian monon”, diris Ŝibolet. “Ne estos tiel malfacile trovi la murdinton.”

Kial Ŝibolet diris tion? Ĉu vi povas diveni? Inter la solvintoj ni lotumos du premiojn. Bonvolu sendi nur unu solvon al la redakcio antaŭ la 15-a de Aŭgusto.