Presita el Usona Esperantisto № 2012:5
Fiŝo-jubilo en Mobile
Aventuroj de bestkuracisto
La urbo Mobile, en Alabamo, estas iom stranga. Ĝi ne estas granda, sed ene ĝi havas multon. Ĉi tie ni havas vastan ŝipkonstruejon kie oni fabrikas super-sekretajn ŝipegojn por la mararmeo. Ni havas la firmaon Aerobus, kie oni fabrikas grandegajn aviadilojn. Ni havas tri el la plej bonaj universitatoj en la mondo. Kaj ni eksportas preskaŭ du elcentojn de la fiŝoj kaj marfruktoj, kiujn la mondo konsumas.
Nur kvar aŭ kvin kilometrojn ekster la urbo estas sovaĝejo kie homoj ne estas bonvenaj – krom kiel tagmanĝo, eble. Misteraj marĉoj kaj musk-drapiritaj kverkoj kaj cedroj tentas onin eniri por ekskursoj al vidindaĵoj kiel la hantita insulo, kie fantomoj de mortintaj indianoj laŭdire atendas nesingardulojn. Eble oni volus fiŝkapti, aŭ ĉasi aligatorojn aŭ aprojn. Multaj kuraĝaj homoj eniras tiun sovaĝan landon ĉiujare, serĉante aventuron … sed ne ĉiuj eliras.
Se la sovaĝejo ne sufiĉas, oni povas veturi nur tridek minutojn for por ĝui kelkajn el la plej belaj plaĝoj en la tuta mondo. Sukerblanka sablo, smeralda akvo travidebla kiel vitro, kaj malabunde vestitaj homoj atendas turistojn.
Unu el la plej nekutimaj aferoj en Mobile estas, ke ĉiujare fiŝoj saltas el la maro sur la plaĝon. Vere! Oni povas promeni laŭ la golfbordo kaj simple preni fiŝojn de sur la sablo, aŭ el la tre malprofunda akvo. Laŭ mia scio, Mobile estas la sola loko kie tia fenomeno okazas regule, ĉiujare. Dum multaj jaroj la afero restis granda mistero. Tamen finfine sciencistoj opinias, ke ili komprenas ĝin. Jen kelkaj indikaĵoj; ĉu vi povas solvi la enigmon?
- La fenomeno okazas nur dum Julio, Aŭgusto, kaj Septembro.
- Aŭgusto estas la plej varma kaj seka monato en Mobile.
- Gasoj ne bone solviĝas en varmaj likvaĵoj.
- La Golfo de Mobile estas tre larĝa, sed ankaŭ tre malprofunda. La meznombra profundo estas nur dek tri futoj (kvar metroj).
- Multe da riveroj fluas en la Golfon de Mobile, do ĝia fundo konsistas el miksaĵo de sablo kaj koto: perfekta medio por algoj kaj planktono.
- La specoj de marbestoj trovitaj sur la sablo estas tiuj, kiuj kutime loĝas ĉe la fundo de la golfo. Ekzemple: flesoj, kraboj, katfiŝoj, salikoketoj, ktp.
Kiel tiuj faktoj povas ŝanĝi racian fiŝon al memmortiga fiŝo? Ĉu vi rezignas pri la solvo? Jen ĝi:
Somere, la temperaturo ĉe la surfaco de la golfo povas atingi pli ol 90ºF (33ºC). Pro la malprofundo de la akvo, la diferenco inter surfaco kaj fundo estas nur kelkaj gradoj. Je tiaj temperaturoj, oksigeno ne facile solviĝas en akvo. Samtempe estas malpli da pluvo dum tiu sezono por miksi la akvon. Finfine, pro la temperaturo, algoj kaj planktono bone kreskas ĉe la fundo de la golfo. La rezulto estas manko de oksigeno, kaj la fiŝoj komencas droni! Do ili naĝas kaj rampas al la bordo, kie oksigeno sufiĉas por vivi. Mirinde, ĉu ne?
Kutime la “jubiloj” okazas frumatene, antaŭ tagiĝo, kaj oni ekscias pri ili nur kiam mevoj freneziĝas ekstere. Estas danĝere paŝi sur la plaĝo en la mallumo, ĉar kelkaj specoj de fiŝoj povus vundi la piedojn. Katfiŝoj kaj skorpfiŝoj havas venenajn dornojn, kaj iliaj pikoj ege dolorigas. Estas nepre porti lampon kaj ŝuojn!
La plej danĝera fiŝo estas rajo. Ankaŭ ĝi havas venenan dornon sur la vosto, per kiu ĝi povas vipi la maleolojn de tro proksima preterpasanto. La dorno firme fiksiĝas en la haŭto de la trafito, kaj foje por forpreni ĝin oni bezonas operacion. Se tio ne estas sufiĉe terura, la rajoj estas ofte nevideblaj, ĉar ili kaŝas sin sub la sablo. Flesoj ankaŭ sin kaŝas tiel, kaj oni kaptas ilin per eta harpuno. Kiel distingi inter la du specoj, antaŭ ol ĵeti harpunon? Ne eblas! Kaj tio memorigas min …
Pasintjare la fiŝo-jubiloj okazis kvinfoje ĉe mia domo apud la Mobile-golfo. Fine de la kvara fojo, mia fridujo estis plenŝtopita de flesoj, kraboj, kaj salikoketoj. Do kiam mi vekiĝis denove, aŭdante la bruegon de mevoj ĵus antaŭ tagiĝo, mi ne povis sukcese entuziasmigi mian edzinon aŭ miajn infanojn pri la jubilo. Tamen, ĉiufoje mi estas entuziasma pri ĝi, ĉar la okazo estas tiom mirinda.
“Vekiĝu!” mi kriis. “Okazas jubilo denove! Vekiĝu!”
“Lasu min dormi!”, plendis mia edzino, dormeme. “Ni ne bezonas pli da fiŝoj.”
“Lasu nin dormi”, plendis miaj infanoj. “Ni ĉeestis jam kvarfoje.”
“Aĉaj familianoj!” mi grumblis. “Miraklo okazas ĉe nia sojlo, kaj vi volas nur dormi. Nu, mi iru sole kaj vidu, kion Panjo Naturo liveras.”
Mi surmetis ŝuojn kaj pantalonojn, prenis mian harpuneton el ŝirmejo, kaj iris eksteren al la plaĝo. Mi bone konstatis, ke ni ne bezonas pli da fiŝoj – efektive, mi eĉ ne povus enŝovi pli da fiŝoj en la fridujon. Tamen ĝuste antaŭ mi, mi vidis grandegan silueton sub la sablo, kaj mi ne povis rezisti. Mi ĵetis kaj trafis!
Subite la sablo kaj akvo erupciis, kaj mi sentis fortan, brulantan baton sur mia femuro. Mi havis nur momenton en tiu matena krepusko por ekvidi la plej grandan rajon, kiun mi iam vidis en la golfo de Mobile. Ĝi saltis el la akvo kun mia ridinde eta harpuno en la rando de unu el siaj naĝiloj kaj plaŭdis ree en la akvon. Gapante, mi falis sur mian pugon en la suro-profundan akvon dum la elstaranta tenilo de mia harpuno ŝajne naĝis rapide for de mia vidpovo.
Mi restariĝis kaj lamis al la ĝeto, kie mi inspektis mian femuron per la lamplumo, por certigi, ke la dorno ne ĉeestis. Longan, ruĝan strion mi trovis, sed nenian truon. Ĉu la dorno simple maltrafis min, aŭ ĉu ĝi jam restis en alia viktimo de tiu monstro, mi ne sciis. Tamen, mi ja sciis, ke mi kaptis sufiĉe da fiŝoj por tiu tago!
La venontan tagon mi trovis mian harpunon sur la plaĝo, forlasitan tie kiel defion, kun la pinto kurbigita al orto.