Presita el Usona Esperantisto № 2011:5

Mia espero

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30

Zamenhof parolis pri nova sento, kaj la Esperanto-komuno povas helpi efektivigi tiun senton. Unu nova sento, aŭ nova ideo, estas la mikrokredito, elpensita de la bangladeŝa ekonomikisto Muhammad Junus, kiu ricevis Nobel-Premion en 2006.

Lia ideo inspiris la fondintojn de la organizaĵo Kiva, kiu ebligas al volontuloj pruntedoni etajn sumojn al diligentaj entreprenistoj al kiuj mankas bazaj financaj servoj kiel asekuro, bankokontoj kaj kreditkartoj. Kiva ofertas aliron al tiaj bazaj servoj per mikrokreditoj, por helpi homojn en malriĉaj landoj fondi kaj kreskigi siajn entreprenojn.

Unu brila ideo de Kiva estas “teamoj”. Ekzistas Esperanto-teamo, sed bedaŭrinde ĝi havas nur dudek anojn. Ni esperantistoj povas fari pli bone!

Por mi, la plej grava sento de Esperanto estas: “mi estas parto de la mondo”. Kiel kanadano, mi ĝuas multajn luksaĵojn. Mi ne estas riĉa, sed kanadano ofte havas iom da mono, kaj oni povas vivi kun malpli. Kial doni monon al Kiva? Ĉar estas pli bone oferti helpon ol oferti donacon.

Do, miaj samideanaj amikoj, ni bezonas vian helpon. Ni povas helpi vin helpi aliajn. Mi petas vin: iru al la retejo de Kiva kaj serĉu teamon Esperanto. Kun vi, nia mono, nia amo kaj nia amikeco iros per flugiloj de facila vento. Nun de loko flugu ĝi al loko.