Presita el Usona Esperantisto № 2011:5

Krucvortenigmo: Utilas sciiĝi

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]

Horizontale

  1. Inter HST kaj JFK
  2. “Perdinta la kapon pri ___ ne ploras.”
  3. Spaco difinita por io
  4. La infana ___o
  5. “Ne __ ____ tago elkreskis Kartago.”
  6. Mezurunu’ miloble pli granda ol tiu en 55 vertikale
  7. Alveni, aviadile
  8. Difektita loko, tra kiu fluas likvaĵo
  9. Unua parto de proverbo en n-ro 46 horizontale
  10. Preno de io kiel rimedo por atingi celon
  11. Peceto
  12. Poŝtkodo por Wounded Knee
  13. Kaŭz’ de ĉagreno por multaj dekkelkjaruloj
  14. Dezerta insul’?
  15. Entuziasma akcept’ amasa
  16. Blanka bastonet’ por skribi
  17. “Kiu bone sidas, tiu ___on ne ŝanĝu.”
  18. Obstinul’
  19. Verki artikolon pri aktualaĵoj en iu fako
  20. ___ŝildo
  21. Objekt’ por surkovri ion enigitan en ĝin
  22. Membriga afikso
  23. S-ino, en San Juan
  24. Paŭziga sign’
  25. Dua parto de proverbo en n-ro 18 horizontale
  26. Naciec’ de Claude Piron
  27. Registri librojn en biblioteko, ekzemple
  28. Brustost’
  29. Organa tub’
  30. “Forfluu infano kune kun la ___o”
  31. “___ ŝlosilo ĉion malfermas.”
  32. Oleoriĉa
  33. Lirika poemo, aŭ sciencfikcia rolo de aktoro René Auberjonois

Vertikale

  1. Fajrospiranta best’
  2. Brilkolora flor’, aŭ kataluna artisto superrealisma
  3. “___ sinjoro de via vorto.”
  4. Kredo kontraŭ-ortodoksa
  5. “____ __ paradizo deziras, sed pekoj retiras.”
  6. Hontema?
  7. “Urson al mielo ___ __ tiras per orelo.”
  8. Ĝi ofte troviĝas samfraze kun “des”
  9. Estis malgranda?
  10. “Kie ___as, tie ni gratas.”
  11. Frakcio, aŭ japana kantistino
  12. URL-a finaĵo
  13. “Li ĵus elrampis el __ ___ ŝelo.”
  14. Titolo por kuracisto aŭ sciencisto (mll.)
  15. Okaz’ emociiga
  16. Sovaĝa hund’ aŭstralia
  17. Malmilda
  18. Raspite, la manĝebla radiko de tiu plant’ havas odoron mustardecan
  19. Fratinofil’
  20. Taliĉirkaŭigil’
  21. Kontinent’ kie en 2012 okazas la kursaro Esperanto-Insulo
  22. Spasme elspiris
  23. Penas plaĉi, foje flirte
  24. ___ for!
  25. Konforma al virto kaj devo
  26. Turkuja ĉefurb’
  27. Afikso kiun evitas vortoj kiel frida, kurta kaj liva
  28. Ideale modela
  29. Iama eldonisto de la gazeto Amerika Esperantisto
  30. Unupeca vesto, de kolo ĝis gamboj
  31. Daura uz’ de kapablo por produkti efikon
  32. Homa brusto kaj ventro
  33. Signifo de Mr., en Miĉigano
  34. Malin’
  35. Baza masa mezurunuo (mll.)

Inter solvintoj ni lotumos $10-rabaton de la libroservo de Esperanto-USA. Ĉiuj membroj rajtas partopreni, sed solvoj nepre alvenu al la redakcio, aŭ poŝte aŭ rete, antaŭ la 30-a de Februaro 2012. Bonŝancon!